El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Radkov
|
Municipo Radkov (germane Rattendorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, valo de rivero Třebůvka, 6 km sudoriente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 117 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rozstání, Gruna kaj Městečko Trnávka.
Origine en tiu ĉi regiono setlis slava loĝantaro. Norde de Radkov staris mezepoka opidumo, poste burgo, en la vilaĝo, en lokoj nomataj Hradisko troviĝis fortikaĵeto aŭ eble nur mastruma korto. En la jaro 1306 oni en dokumentoj rememoras senjoron Dětřiĥ el Radkov kaj en la jaro 1316 lian fraton Woyslav.
Posedantoj de la burgo kaj vilaĝo poste ŝanĝiĝis, ĝis en la jaro 1464 aĉetis ilin Zdeněk Hrabiše Kostka el Postupice kaj alligis al la sinjorejo Moravská Třebová. Verŝajne en tiu ĉi tempo komencis ruiniĝo de la burgo Radkov.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 330 |
---|
1880 | 397 |
---|
1890 | 345 |
---|
1900 | 318 |
---|
1910 | 330 |
---|
1921 | 303 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 311 |
---|
1950 | 198 |
---|
1961 | 198 |
---|
1970 | 161 |
---|
1980 | 172 |
---|
1991 | 150 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 123 |
---|
2014 | 116 |
---|
2016 | 114 |
---|
2017 | 116 |
---|
2018 | 121 |
---|
2019 | 122 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 116 |
---|
2021 | 116 |
---|
2022 | 117 |
---|
2023 | 117 |
---|
2024 | 117 |
---|
-
Sonorilejo
-
Vendejo
-
Statuo de sankta Roĥo