[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Donec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donec
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 053 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Don
Geografio
Landoj Ukrainio
Regionoj Ĥarkiva provinco
Map
vdr
la rivero Siverskij Donec

La rivero Severskij Donec, kiun oni plej ofte nur mallonge nomas Donec, estas 1.053 kilometrojn longa rivero en la sudokcidento de Rusio kaj la oriento de Ukrainio, kiu alfluas la riveron Don. Ĝi forkondukas la akvon de areo de 98.900 km².

La kompleta nomo memorigas pri la severjanoj, historia slava tribo. En la rusa literaturo la rivero ofte titoliĝas "malgranda Don".

La fluo de la rivero dum pli ol 950 kilometroj situas en Ukrainio - pasanta la provincojn Ĥarkivo, Donecko kaj Luhansko. Tamen la fonto, kiu situas 100 kilometrojn norde de Belgorod, kaj la alfluejo al rivero Don 100 kilometrojn norde de la Azova Maro situas en Rusio. Dum la fluo la rivero pasas interalie grandan akvobaraĵon, el kiu la urbo Ĥarkivo ricevas sian freŝan akvon.

Ĉirkaŭaĵo kaj alfluoj

[redakti | redakti fonton]

En sia meza parto je la suda bordo de la rivero situas la donecka baseno (mallonge Donbas el la du unuaj silaboj), granda karbo-mineja kaj industria regiono. Gravaj alfluoj estas la riveroj Koroĉa, Volĉja, Oskol, Aidar, Derkul kaj Kalitva.