Kenĉuro
Kenĉuro (indonezie: kencur) estas la rizomo de la planto Kaempferia galanga. Tiu planto estas parenca al zingibro.
Kenĉuro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Kaempferia galanga Karolo Lineo, 1753 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Sekura
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kenĉuro estas multuzate en la Indonezia kuirarto kaj aliloke en Sudorienta Azio. Ĝi haveblas kiel rizomo, tubereto, sekigita, en pulvora formo kaj kiel oleo. Ĉar kenĉuro havas fortan kaj superregan guston kaj odoron, estas konsilinda por nur etkvante uzi ĝin.