Ian Fleming
Ian Lancaster Fleming (naskiĝis la 28-an de majo, 1908 en Londono, mortis la 12-an de aŭgusto 1964 en Canterbury) estis angla verkisto, ĵurnalisto kaj oficiro de ŝipa spionado, kiu estas plej konata pro sia serio de spionaj romanoj, James Bond. Fleming venis el riĉa familio konektita al la komerca banko Robert Fleming & Co., kaj lia patro estis la membro de Parlamento por Henley de 1910 ĝis la morto ĉe la Okcidenta Fronto en 1917. Edukita ĉe Eton, Sandhurst kaj, mallonge, la universitatoj de Munich kaj Ĝenevo, Fleming moviĝis tra pluraj postenoj antaŭ ol li komencis verki.
Ian Fleming | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ian Lancaster Fleming | ||
Naskiĝo | 28-an de majo 1908 en Mayfair | |
Morto | 12-an de aŭgusto 1964 (56-jaraĝa) en Canterbury | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Korinfarkto vd | |
Tombo | Sevenhampton (en) vd | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Eton College Universitato de Ĝenevo Munkena universitato Royal Military College, Sandhurst (en) (–1927) Durnford School (en) vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Valentine Fleming (en) vd | |
Patrino | Evelyn St. Croix Fleming (en) vd | |
Gefratoj | Peter Fleming, Amaryllis Fleming (en) kaj Michael Valentine Paul Fleming (en) vd | |
Edz(in)o | Ann Fleming (en) (1952–) vd | |
Amkunulo | Monique Panchaud de Bottens (en) vd | |
Infanoj | Caspar Robert Fleming (en) ( Ann Fleming (en) ) vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto scenaristo prozisto romanisto verkisto maristo vd | |
Aktiva dum | 1953– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dum labori por la Divido de Ŝipa Spionado de Britio dum la Dua Mondmilito, Fleming okupiĝis pri plani Operacio-Oraokulon kaj en la planado kaj superrigardo de du spionaj unuoj, 30 Sturma Unuo kaj T-Forto. Lia milittempa servo kaj lia kariero kiel ĵurnalisto provizis multe de la fono, detalo kaj profundo de la romanoj de James Bond.
Fleming verkis sian unuan romanon de Bond, Casino Royale, en 1952. Ĝi estis sukceso, kun tri presaĵoj esti komisiitaj por fari fronte al la postulo. Dek unu romanoj de Bond kaj du kolektoj de mallongaj rakontoj sekvis inter 1953 kaj 1966. La romanoj rondiras ĉirkaŭ James Bond, oficiro en la Sekreta Spiona Servo, ofte konata kiel MI6. Bond ankaŭ estas konata per lia kodnumero, 007, kaj estis komandanto en la Reĝa Maramea Volontula Rezervo. La rakontoj de Bond situas inter la plej vendataj serioj de fikciaj libroj de ĉiuj tempoj, vendante pli ol 100 milionojn da kopioj tutmonde. Fleming ankaŭ verkis la infanan rakonton Chitty-Chitty-Bang-Bang kaj du verkojn de nefikcio. En 2008, The Times anoncis Fleming la 14-a en ĝia listo de "La 50 plej bonaj britaj verkistoj ekde 1945".
Fleming estis edziĝinta al Ann Charteris, kiu divorcis de la dua Vicgrafa Rothermere pro ŝia amafero kun la verkisto. Fleming kaj Charteris havis filon, Caspar. Fleming estis peza fumanto kaj drinkanto dum la plejmulto de sia vivo kaj pereis al kormalsano en 1964 en la aĝo de 56 jaroj. Du de liaj libroj de James Bond estis eldonitaj postmorte; aliaj verkistoj de tiam produktis romanojn de Bond. La kreo de Fleming aperis en filmo dudek ses fojojn, portretita de sep aktoroj.
Biografio
redaktiNaskiĝo kaj familio
redaktiIan Lancaster Fleming naskiĝis la 28an de majo, 1908, ĉe 27 Verda Strato en la riĉa Londona distrikto de Mayfair.[1]
Verkaro
redakti- 1953 Casino Royale (Reĝa kazino)
- 1954 Live and Let Die (Vivu kaj lasu morti)
- 1955 Moonraker (Lunrastisto)
- 1956 Diamonds are Forever (Diamantoj estas ĉiamaj)
- 1957 From Russia with Love (Ame de Rusio)
- 1958 Doctor No (Doktoro No)
- 1959 Goldfinger (Orfingro)
- 1961 Thunderball (Tondrobalo)
- 1962 The Spy Who Loved Me (La spiono kiu amis min)
- 1963 On Her Majesty’s Secret Service (Servante en la sekreta servo de ŝia Moŝto)
- 1964 The Property of a Lady (La propraĵo de sinjorino)
- 1964 You Only Live Twice (Oni nur vivas du fojon)
- 1965 The Man with the Golden Gun (La homo kun ora pafilo)
Referencoj
redakti- ↑ Lycett, Andrew (2004). "Fleming, Ian Lancaster (1908–1964)". Oksforda Vortaro de Nacia Biografio (interreta edukado). Oksforda Universitata Gazetaro. doi:10.1093/ref:odnb/33168. Prenite la 3an de decembro, 2011.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (angle)
- Verkoj de Ian Fleming en Wikilivres, publika havaĵo en Kanado (angle)
- Bibliografio de Ian Fleming Arkivigite je 2012-03-23 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- La Fondaĵo Ian Fleming (angle)