Thomas Szasz (1920-2012) estis usona psikiatro, aktivulo de la kontraŭpsikiatria movado.
La fabriko de frenezo [1970]
[redakti]
|
| « Dum pli ol dudek jaroj da laboro kiel psikiatro mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinika psikologo sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iuj sorĉistinoj povis postvivi elprovon per akvo, tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « …ne ekzistas homa konduto, kiun nuntempa psikiatro ne povus laŭ sia plaĉo marki kiel nenormalecon aŭ “malsanon”. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Kiam oni diras al ni ke paciento, kiu venis al psikiatro antaŭ destinita tempo, estas nervoza, malfruiĝinta — malamika kaj veninta ĝustatempe — kompulsiva, ni ridas, ĉar ni opinias ke tio estas ŝerco. Sed ĉi-kaze oni diras al ni nome tion kaj tute serioze. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Necesas tamen memori, ke psikiatria serĉado aŭ diagnozado de mensmalsanuloj ne celas helpi al individuoj, kiujn oni konsideras mense malsanaj; tuta tiu ĉi agado celas helpi al tiuj, kiujn oni ne konsideras mensmalsanuloj. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Dum jarmiloj al la viroj ŝajnis komforte kredi ke la virinoj estas malsupraj, duonhomaj estaĵoj, bezonantaj gvidadon kaj prizorgadon. Preskaŭ same longe raciaj homoj simile traktis la frenezulojn. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Nocio de frenezo perfekte konvenis por anstataŭigi nocion de sorĉado. Tamen same kiel sorĉado devis havi kialon kaj kiel tiu estis prezentata kontrakto kun diablo, same frenezo devis havi sian kialon. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Nome maniero en kiu nacio uzas sian suverenan rajton difini, kiu eniros nombron de ĝiaj anoj, plej bone montras moralan kaj politikan karakteron de tiu nacio. Ekzemple kiam estis fondita Usona Respubliko, la nacio sin detenis je donado de sia civitaneco al ĝiaj nigrohaŭtaj kaj rughaŭtaj loĝantoj kaj akceptis kiel la usonanojn la unuajn en 1865 kaj la duajn — nur en 1924. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « [legendo pri Jesuo] Tiu imago pri bona homo, suferanta por la malbonaj, kvankam havas altajn celojn, apenaŭ alportis multe da bono al la homaro, tamen faris grandan damaĝon. Estas senutile alvoki la homojn kaj postuli de ili sinoferon. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « …kristanismo postulas de la homo pli ol li povas elteni. Malmultajn ĝi instigas al sankteco, en multaj ja ĝi provokas maltoleremon… Ne kapablaj esti sanktuloj, ne povantaj elteni tiujn ĉi terurajn imagojn, ofte pro siaspeca psikologia sindefendo, oni identigas sin kun la agresanto. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Dum jarcentoj homo konsideris la malsanon kiel pekon kaj klopodis liberiĝi de malsano, zorgante pri sia morala konduto. Hodiaŭ li konsideras la pekon kiel malsanon kaj klopodas liberiĝi de malbono, zorgante pri sia sano. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Estas evidente ke potenciala perforto de malmultaj ne pravigas efektivan perforton de plimulto. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Al devige enhospitaligita paciento oni ne ebligas sciigi ion krom agnosko de si kiel mensa malsanulo. Homa dialogo inter hospitala psikiatro kaj lia enhospitaligita paciento ne ekzistas. Anstataŭe la paciento elbuŝigas “klinikan materialon”. La mensmalsanulo estas viva kadavro. La vortoj, kiujn li elparolas estas semantikaj eksudoj de lia malsano, destinitaj por esplorado, sed ne por perceptado. Psikiatroj referencas al parolo de la paciento kiel al “produktoj” kvazaŭ liaj vortoj estus sputaĵo. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Kutime ni konfirmas nian lojalecon al grupo, pruvante nelojalecon de aliaj (ene de la grupo aŭ ekster ĝi); tiel ni aĉetas por ni aniĝon en la socio, ekskludante el ĝi aliajn. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|
|
| « Kanibalo voras sian viktimon por ekhavi ĝian dignon, ni forpelas niajn viktimojn por forpreni ilian senkulpecon… Sendube en tio konsistas unu el kialoj, pro kiuj kreivaj homoj kiel artisto aŭ sciencisto, efektive kreantaj novajn aferojn, estas alte taksataj kaj ĝuas admiron; superante simbolan kanibalismon, tia homo lernas memstare krei sencon de sia vivo, ne senigante la aliajn je ilia propra. Li “kreas” pli da senco ol li “konsumas”. » | — Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970] |
|