Spirito estas memkonscia substanco, rigardata kiel la malo de la materio aŭ pensanta parto de la homo, kontraste kun ties animo aŭ koro.
|
| « [pri fonto de la prahistoria kredo je la spiritoj] La spiritoj estas nenio alia ol kion ni simple nomas la pensoj. La “pensoj” de la prahistoria homo, propre dirite, enkorpiĝas je imagoj, realeco de kiuj tiom grandas, ke li mem konstante miksas psikan realon kun la realo ekstera. » | — Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj |
|
|
| « Facilecon kun kiu resurektas antikva spirito oni povas observi en la epoko de Renesanco. Facilecon kun kiu resurektas oble pli malnova primitiva spirito, oni povas observi en nia tempo, eble eĉ pli bone ol en iu ajn alia historie konata epoko. » | — Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj |
|
|
| « …samtempuloj grandparte pretas ĉiam subteni kaj glori senperan samtempecon kaj tiel konduki al tiu fatala rezulto, kies komplikecon la antaŭsentanta krea spirito jam provis solvi. » | — Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj |
|
|
| « [...] la socio ne speciale aprezas la spiritajn heroaĵojn: ĝiaj premioj ĉiam estas aljĝataj pro atingoj, sed pro individueco, plej ofte ĝi estas premiata nur postmorte. » | — Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo |
|
|
| « Do ni staras antaŭ la fenomeno, ke en la evoluo de la homaro sentemo laŭgrade estas superata de spiriteco kaj ke la homoj pro ĉiu tia paŝo antaŭen sentas fieron kaj leviĝon. Ni tamen ne povas diri kial devas esti tiel. Poste okazos ankaŭ ke la spiriteco mem estos superita de sufiĉe enigma emocia fenomeno de la kredo [...] Eble la homo simple deklaras pli alta tion, kio estas pli malfacila kaj lia fiero estas nenio alia ol narcisismo, akrigita pro konscio de superita malfacilaĵo. » | — Sigmund Freud, La homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939] |
|