Sciencfikcio estas ĝenro de fikcio. Ĝi diferencas de fantazio pro tio ke, en la kunteksto de la rakonto, ĝiaj imagaj elementoj plejparte eblas ene de science establitaj aŭ science postulataj naturaj leĝoj (kvankam iuj elementoj en rakonto povus ankoraŭ esti pura imaga spekulado).
|
| « Sciencfikcio estas verkita por sciencistoj kiel fabeloj estas verkitaj por koboldoj. » | — Brian Aldiss, Penguin Science Fiction (1961) |
|
|
| « Mi pensas ke sciencfikcio, eĉ la plej elstara el ĝi, eĉ la plej ekstravaganca el ĝi, kiom ajn malbone ĝi estas verkita, havas distingan terapian valoron, ĉar ĉio el ĝi havas kiel ĉefan aserton ke la mondo ja ŝanĝiĝas. » | — Robert A. Heinlein |
|
|
| « Multaj sciencistoj profunde implikitaj en la esplorado de la sunsistemo (mi inter ili) unue turniĝis tiudirekte per sciencfikcio. Kaj la fakto ke iuj el tiuj sciencfikcioj ne estis la plej altkvalitaj, estas malgrava. Dekjaraj infanoj ne legas la sciencan literaturon. » | — Carl Sagan |
|
|
| « Ne ekzistas sciencfikcio, ekzistas nur scienca eventualaĵo. » | — Steven Spielberg |
|
|
| « Mi ne scias pri iu sciencfikcia verkisto, kiu vere provas esti profeto. Tiaj aŭtoroj plenumas siajn taskojn ne nepre ĝustigante siajn antaŭdirojn, sed nur martelante hejmen - en historio post historio - la nocion ke la vivo estos alia. » | — Isaac Asimov |
|
|
| « Sciencfikcio estas la plej grava literaturo en la monda historio, ĉar ĝi estas la historio de ideoj, la historio de nia civilizacio memnaskiĝanta. ...Sciencfikcio estas centro por ĉio, kion ni iam faris kaj homoj, kiuj mokas sciencfikciajn verkistojn, ne scias, pri kio ili parolas. » | — Ray Bradbury |
|