[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Hodiaŭ

El Vikicitaro
Hodiaŭ
Aliaj projektoj
Hodiaŭ en Vikipedio

Hodiaŭ estas la nuna tago; la tago post hieraŭ kaj la tago antaŭ morgaŭ.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Hodiaŭ estas la unua tago de via cetera vivo»
— Atribuite al Charles Dederich
Citaĵo
« La agoj de hodiaŭ fariĝas la precedencoj de morgaŭ»
— F. Herschell
Citaĵo
« Hieraŭ pasis. Morgaŭ estas nur sonĝo. Hodiaŭ estas donaco, amu ĉiun momenton»
— Femi Obikunle kaj Jeff Kister
Citaĵo
« Profitu hodiaŭ; fidu morgaŭ kiel eble plej malmulte. »
— Horacio
Citaĵo
« La eraro de la maljunulo estas, ke li provas juĝi hodiaŭ laŭ la kriterioj de hieraŭ. »
— Epikteto
Citaĵo
« La hodiaŭa lingvo ne estas pli malbona ol hieraŭ. Ĝi estas pli praktika. Kiel la mondo en kiu ni vivas. »
— Noam Chomsky
Citaĵo
« Politikistoj kaj ĵurnalistoj dividas la malĝojan sorton devi paroli hodiaŭ pri aferoj, kiujn ĝis morgaŭ ili ne plene komprenos. »
— Helmut Schmidt
Citaĵo
« Vi devas celi alte, ne pri tio, kion vi faros en iu estonta dato, sed pri tio, kion vi mem faros hodiaŭ. Alie labori estas nur tempoperdo. »
— Edgar Degas
Citaĵo
« Neniam faru hodiaŭ, kion vi povas prokrasti ĝis morgaŭ. Malfruo eble pli klare lumigos tion, kio estas plej bone farenda. » « (angle) Never do today what you can put off till tomorrow. Delay may give clearer light as to what is best to be done. »
— Aaron Burr
Citaĵo
« La pasinteco estas tio, kio provizas nin per la konstruaj blokoj. Nia tasko hodiaŭ estas krei novajn konstruaĵojn el ili. » « (angle) The past is what provides us with the building blocks. Our job today is to create new buildings out of them. »
— Teodore Zeldin
Citaĵo
« Ĉio, kion poeto povas fari hodiaŭ, estas averti. Tial la veraj poetoj devas esti realismaj» « (angle) All a poet can do today is warn. That is why the true Poets must be truthful. »
— Wilfred Owen

Proverboj

[redakti]
Citaĵo
« Neniu estas tiel maljuna, ke li ne povas vivi unu jaron, nek li estas tiel juna, ke li ne povas morti hodiaŭ. »
Citaĵo
« Ne prokrastu ĝis morgaŭ kion vi povas fari hodiaŭ. »

Zamenhofa proverbaro

[redakti]
Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan. »
— Zamenhofa proverbaro


Misatribuitaj

[redakti]
Citaĵo
« Oogway: Hieraŭ estas historio, morgaŭ estas mistero, sed hodiaŭ estas donaco. Tial ĝi estas nomata "donaco".[1] »
— Jonathan Aibel kaj Glen Berger, Kung Fu Panda, (2008)

Referencoj

  1. Vortludo, en pluraj lingvoj oni uzas la saman vorton por hodiaŭ kaj donaco.