Sigur Rós
Sigur Rós | |
---|---|
Sigur Rós en koncerto
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Rejkjaviko, Islando |
Ĝenroj | Postroko |
Aktivaj jaroj | 1994 – hodiaŭ |
Eldoninto | Fat Cat Geffen EMI XL Smekkleysa |
Retejo | sigur-ros.co.uk |
Membroj | |
Antaŭaj membroj | |
Sigur Rós [SI-ur roŭs] estas islanda postroka-muzikgrupo, kiu sin 1994 en Rejkjaviko fondis. Ĝiaj sferaj sonoj populariĝis dum unu jardeko en Eŭropo.
Parto de la filmmuziko de Englar Alheimsins (eo.: Anĝeloj universaj) de Friðrik Þór Friðriksson originas de Sigur Rós; la cetero de Hilmar Örn Hilmarsson. Ankaŭ por la filmo Vanilla Sky (eo.: Vanilĉielo) ili disponigis unu kanton.
La muzikgrupo estis nomita laŭ la fratino de Jónsi, kiu naskiĝis je la tago de la muzikgrupfondo kaj nomiĝas Sigurrós.
Sub kontrakto estas Sigur Rós ĉe la eldonejo Smekkleysa/Bad Taste.
Jónsi, la kantisto de la muzikgrupo, kantas parte islande (Ágætis Byrjun), sed ankaŭ parte vonlande (von signifas islande: espero), tiu estas mem elpensita lingvo (Ekzemple sur la albumo ( ) ).
Sigur Rós ludis iom da tempo en la antaŭprogramo de la muzikgrupo Radiohead. Stilistike ili estas plej trafe alordigeblaj al la ĝenro postroko aŭ etosa muziko.
Anoj
[redakti | redakti fonton]- Jónsi (Jón Þor Birgisson), * 23-a de aprilo 1975 (kantado, gitaro)
- Goggi (Georg Holm), * 6-a de aprilo 1976 (baso)
- Kjarri (Kjartan Sveinsson), * 2-a de januaro 1978 (kibo)
- Orri Páll Dýrason, * 4-a de julio 1977 (drumoj)
Komence estis Águst la drumisto. Li forlasis 1998-e la muzikgrupon, kio preskaŭ kaŭzis la malfondon de la grupo.
Muziko
[redakti | redakti fonton]La muziko de Sigur Rós estas plena de sferaj, parte melankoliaj melodioj. La falseta kantado de Jónsi kaj lia speciala gitarludmaniero (li uzas violonĉelan arĉon por la gitaro) unikigas la muzikon.
Kiel la plej nova disketo Ba Ba Ti Ki Di Do montras, Sigur Rós verŝajne sur la venontaj albumoj estos ofte aŭdebla kun elektronaj muzikiloj (samplilo, drumkomputilo).
Diskografio
[redakti | redakti fonton]- Von, 1997
- Von Brigði, 1998 (remiksoj)
- Ágætis Byrjun, 1999
- ( ), 2002
- Ba Ba Ti Ki Di Do (disketo 2004)
- Takk... 2005
- Hvarf-Heim 2007
- Með suð í eyrum við spilum endalaust 2008
- Inni 2011
- Valtari 2012
- Kveikur 2013
- Átta 2023
Filmmuziko
[redakti | redakti fonton]- Englar Alheimsins (2000): Kantoj Dánarfregnir og jardarfarir kaj Bíumbíumbambaló
- Vanilla Sky (2001): Kantoj Svefn-g-englar, Njosnavelin kaj Ágætis Byrjun
- CSI (2.08, 2001, Slaves of Las Vegas): Kanto Svefn-g-englar kiel malantaŭa muziko ĉe aŭtopsio
Premioj
[redakti | redakti fonton]- 2002: Plej bona video ĉe Icelandic Music Awards por Viðrar vel til loftárása
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eighteen Seconds Before Sunrise – Ofiviala retpaĝo kun multaj elŝuteblaj muzikdosieroj.
- Sigur Rós-a FTP-servilo kun MP3-oj, videoj kaj koncertregistradoj[rompita ligilo]
- Sigur Rós Torrents
- Sigur Rós collections