Miroslav Hruška
Aspekto
Ing. Miroslav Hruška | |
---|---|
Miroslav Hruška | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1989 en Brno, Ĉeĥoslovakio |
Lingvoj | Esperanto • germana • franca • pola • ĉeĥa |
Nacieco | ĉeĥo[mankas fonto] |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Alma mater | Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj de Mendel-universitato en Brno |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (2004–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 2004 |
Miroslav HRUŠKA (naskiĝis 1989 en Brno), mallonge nomata Mirek HRUŠKA, kromnomata Miropiro (hruška = piro) estas ĉeĥa esperantisto, komitatano de ĈEA en jaroj 2011 - 2018, membro de ĈEJ, kaj vikipediisto.
Li studis disvolvadon de regionoj ĉe Mendel-Universitato en Brno kie li atingis titolon de inĝeniero kaj laboras ĉe Inform-centro de Brno. Liaj grandaj hobioj estas fervojo kaj lingvoj.
Esperanton li eklernis kiel 15-jarulo. Baldaŭ li komencis labori en junulara movado de ĈEJ, partoprenis junularajn aranĝojn, fariĝis komitatano de ĈEJ, poste de Esperantista klubo en Brno kaj fine komitatano de ĈEA. Li redaktis ĈEA-retkomunikojn ekde marto 2011 ĝis 2018.
Kiel vikipediisto li kontribuis per multaj artikoloj, ofte pri fervojistaj temoj.
Artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Malkovru la urbon Brno! (Kontakto 2/2010, n-ro 237, p. 8-9)
- Brno (Monato, decembro 2013)
- Duolingo - nova interreta lernilo de lingvoj (KAEST 2012, Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj, red. Katarína Nosková kaj Peter Baláž, Espero 2013, p. 55-61)
- Aktuale pri fervoja konkurenco en Ĉeĥio (KAEST 2012, Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj, red. Katarína Nosková kaj Peter Baláž, Espero 2013, p. 173-180)
- Studie rekreačního využití "Obory Holedná" Lesů města Brna. (Studo pri feria utiligo de "Ĉasbesta parko Holedná" de Arbaroj Brno; Brno : Mendel-Universitato, Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj , 2012. 56 p. Bakalaŭra disertaĵo. Teksto en la ĉeĥa lingvo. Patrono de bakalaŭra disertaĵo prof. Ing. Ilja Vyskot, CSc.)
- Možnosti realizace systému veřejných kol v Brně. (Perspektivoj realigi sistemon de publikaj bicikloj en Brno; Brno: Mendel-Universitato, Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj, 2016, 164 p. Diploma disertaĵo. Teksto en la ĉeĥa lingvo. Patrono de diploma disertaĵo Ing. Michal Petrůj, Ph.D.)