[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Mihai Eminescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihai Eminescu
Persona informo
Mihai Eminescu
Михай Эминеску
Naskonomo Михай Эмин
Naskiĝo 15-an de januaro 1850 (1850-01-15)
en Botoșani
Morto 15-an de junio 1889 (1889-06-15) (39-jaraĝa)
en Bukareŝto,  Reĝlando Rumanio
Tombo Tombejo Bellu Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rumanagermana vd
Loĝloko Botoșani vd
Ŝtataneco Reĝlando Rumanio (1881–1889)
Unuiĝintaj Princlandoj (1856–1881)
Princlando Moldavio (1850–1856) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Mihai Eminescu
Familio
Patro Gheorghe Eminovici (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Raluca Eminovici (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Henriette Eminescu (en) Traduki kaj Matei Eminescu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Amkunulo Veronica Titilimonte (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
eseisto
verkisto
poeto
bibliotekisto
prozisto
ĵurnalisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1866– vd
Verkado
Verkoj Luceafărul vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rumana monbileto kun la valoro de mil leo portanta la bildon de Eminescu
Eminescu kaj lia genealogia arbo sur stampo de la Respubliko de Moldavio
Eminescu kaj liaj parencoj, konatuloj kaj partneroj sur poŝtmarkoj de la Respubliko de Moldavio, produktitaj en la 150-a jaro da lia naskiĝo
Tombo de Aminsko en la Bellu Tombejo en Bukareŝto

Mihai EMINESCU [mihaj' eminesku] (realnome Mihail EMINOVICI; naskiĝis la 15-an de januaro 1850 en Ipotești, norda Moldavio; mortis la 15-an de junio 1889 en Bukareŝto) estis rumana poeto, unu el la lastaj el la romantikaj poetoj, kaj la plej granda kaj plej konata rumana poeto.

Inter liaj plej konataj kantoj: La Tagiĝo-Stelo (Luceafărul), En ni restas nur unu soleca sopiro (Mai am un singur dor), kaj la Kvin Leteroj (Scrisori).

De 1869 ĝis 1874 li studis filozofion en Vieno kaj Berlino. Reveninte en Rumanion li vivtenis sin i.a. kiel ĵurnalisto, instruisto kaj direktoro de biblioteko.

Per sia verkaro, konsistanta el rakontoj, poemoj, fabeloj kaj eseoj, li esence kontribuis al la mondvasta agnosko de la rumana literaturo.

La tilio estas la plej ŝatata arbo de Eminescu en lia verko kaj aperas en ĝi multfoje. Kutima sceno estas de amantoj kiuj kuŝas sub la tilio kaj la floroj falas sur ilin, kovras ilin kaj flaras la aeron.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

La patro estis Gheorghe Eminescu el Călinești, rumana vilaĝo en la distrikto Suceava, Bukovino, kiu tiam estis en la Aŭstra Imperio.

  • Sărmanul Dionis, Kompatinda Dionizo
  • Călin, file din poveste (1876)
  • Cezara (1876)
  • Scrisorile (1881)
  • Luceafărul (1883)
  • Panorama deșertăciunilor (eld. 1903)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Luĉifero. Trad.: Jozefo Petrin. San Francisco: California Publishing Company, 1998
  • La Vesperstel’ / Luceafărul. Trad.: Jozefo E. Nagy. Berkeley: Bero, 2000
  • Eminescu en Esperanto. Poeziaĵoj. Diversaj tradukintoj. Timișoara: Mirton, 2001; dua eldono, 2005

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.