Jean-Luc Moudenc
Jean-Luc Moudenc, naskiĝinta la 19-an de julio 1960 en Tuluzo, estas franca politikisto . Membro de UMP, li estas urbestro de Tuluzo de 2014, post estinta urbestro por la unua fojo de 2004 ĝis 2008. Plie, li estis deputito de la 3-a deputita distrikto de Haute-Garonne de 2012 ĝis 2014.
1-a mandato de urbestro de Tuluzo
[redakti | redakti fonton]La 6-an de majo 2004, Jean-Luc Moudenc estis elektita urbestro de Tuluzo, sekve de la demisio de Philippe Douste-Blazy, nomumita al la registaro.
Deputito de Haute-Garonne
[redakti | redakti fonton]En oktobro 2011, Jean-Luc Moudenc anoncis sian kandidatiĝon al la deputitaj balotoj en la 3-a deputita distrikto de Haute-Garonne. Li alfrontis 12 kandidatojn, el kiuj la urbestro de Balma, Alain Fillola kaj François Simon (alianco inter PS kaj La Verduloj). Li venkis per 50,41% da voĉoj en la dua vico kontraŭ François Simon[1].
2-a mandato de urbestro de Tuluzo
[redakti | redakti fonton]Jean-Luc Moudenc estis formale elektita urbestro la 4-a de aprilo 2014, okaze de la unua kunveno de la nova urba Konsilio. Li fariĝis la 24-an de aprilo prezidanto de la urbeca komunumaro Tuluzo Metropolo[2]. Fine, la sekvantan 20-an de majo, li estis elektita prezidanto de la Asocio de urbestroj de grandaj urboj de Francio, per 46 voĉoj, kontraŭ 39 al Jean-Louis Fousseret, urbestro (PS) de Besançon[3].
Premioj
[redakti | redakti fonton]- Kavaliro de la Honora Legio[4].
- Komandoro de la Ordeno de hispana civila Merito[5].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rezultoj de deputitaj balotoj en Tuluzo
- ↑ « Jean-Luc Moudenc, interkonsenta prezidanto de Tuluzo Metropolo » Arkivigite je 2015-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, gazeto "La Voix du Midi", la 24-an de aprilo 2014
- ↑ « La urbestro de Tuluzo Jean-Luc Moudenc elektita prezidanto de la asocio de urbestroj de grandaj urboj de Francio », televidkanalo "France 3", la 20-an de majo 2014
- ↑ « Honora Legio. Louis Lareng ordenas Jean-Luc Moudenc » Arkivigite je 2014-07-15 per la retarkivo Wayback Machine, interretejo "ladepeche.fr", la 15-an de januaro 2008
- ↑ « La Kapitolo festas Johanon Karlon » Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine, interretejo "ladepeche.fr", la 30-a de marto 2006
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
- Vivantaj homoj
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1960
- Naskiĝintoj la 19-an de julio
- Homoj de CDS (Francio)
- Homoj de UMP (Francio)
- Studentoj de universitato Tuluzo 1 Capitole
- Urbestroj de Tuluzo
- Urbestroj de UMP (Francio)
- Deputitoj de Haute-Garonne
- Kandidatoj en la francaj deputitaj balotoj de 2007
- Deputitoj de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Naskiĝintoj en Tuluzo
- Kavaliroj de la Honora Legio