[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Francisco Rabal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Rabal
Persona informo
Francisco Rabal
Naskonomo Francisco Rabal Valera
Naskiĝo 8-an de marto 1926 (1926-03-08)
en Águilas
Morto 29-an de aŭgusto 2001 (2001-08-29) (75-jaraĝa)
en Mérignac
Mortis per Pulma emfizemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Our Lady of Remembrance College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Asunción Balaguer Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Benito Rabal (en) Traduki, Teresa Rabal Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
teatra aktoro
filmaktoro
filmreĝisoro
scenaristo
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1942– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco RABAL Valera (Águilas, Murcio, 8-a de marto 1926 - Bordozo, 29-a de aŭgusto 2001), plej konata kiel Paco Rabal [PAko raBAL], estis hispana aktoro, scenaristo kaj reĝisoro de internaciaj famo kaj agnosko.

Li laboris kiel aktoro por reĝisoroj kiel Francesc Rovira-Beleta, Luis Buñuel, José Luis Sáenz de Heredia, Carlos Saura, Pedro Almodóvar, William Friedkin, Michelangelo Antonioni, Claude Chabrol, Luchino ViscontiGillo Pontecorvo.

Li ekkarieris en la kina medio kiel elektristo kaj figuranto en la 1940-aj jaroj kaj dublisto poste. Dum la 1950-aj jaroj li ekaktoris ĉefe por klasika teatro ĉu grek-romia (kiel en la Festivalo de Klasika Teatro de Mérida) ĉu ĝenerale aŭ por "Morto de vojaĝa komizo" de Arthur Miller. Li teatrumis sursceneje ĝis 1974 per "Antaŭlongaj tempoj" (Old Times, 1970) de Harold Pinter en kiu li aktoris kun Irene Gutiérrez Caba.

En kino li filmis en 1958 en Meksiko Nazarín (laŭ romano de Benito Pérez Galdós), reĝisorite de Luis Buñuel, same kiel por "Viridiana" (1961, ankaŭ laŭ romano de Galdós) kaj "Belle de jour" (1966). Li laboris poste en Francio kaj Italio. Denove en Hispanio li aktoris por "Tormento" (denove laŭ romano de Galdós) kaj "Las largas vacaciones del 36" (kun agado okazanta dum la Hispana Enlanda Milito.

Li havis ankaŭ politikan aktivecon, dum jaroj kiel membro de la Komunista Partio de Hispanio. En 1974 li partoprenis en la luktado kontraŭ intencita instalado de atomcentralo en la Marina de Cope (Murcio), kiu finfine ne estis instalita.

Li specialiĝis en roluloj, karakterizataj pro energio kaj malmoleco, helpate de sia iel raŭkeca voĉo. En la 1980-aj jaroj li laboris por televidaj produktaĵoj kaj ankaŭ malfermiĝis al alitipaj roluloj, kaj ĉefe kiel la memorinda Azarías en "Los santos inocentes", laŭ romano de Miguel Delibes kiu havigis al li la premion de aktorado en la Festivalo de Cannes en 1984, kunhavita kun Alfredo Landa. Kun Luigi Comencini li aktoris en 1985 por "La Storia" (kun Claudia Cardinale), kun José Luis García Sánchez por "Divinas palabras" (laŭ verko de Ramón María del Valle-Inclán) en 1987, kaj kun Pedro Almodóvar por "¡Átame!" en 1989. Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 1993.

Li mortis neatendite la 29-an de aŭgusto 2001 (estante 75-jara) kiam revenis el Montrealo inter Britio kaj Francio spite urĝan surterigon apud Bordozo.[1]

  • La rueda de la vida (1942)
  • La Pródiga (1946)
  • El crimen de Pepe Conde (1946)
  • Luna de sangre (1950)
  • La honradez de la cerradura (1950)
  • María Morena (1951)
  • Sor intrépida (1952)
  • El alcalde de Zalamea (1953)
  • Hay un camino a la derecha (1953)
  • La guerra de Dios (1953)
  • La pícara molinera (1954)
  • El beso de Judas (1954)
  • Historias de la radio (1955)
  • El canto del gallo (1955)
  • La gran mentira (1956)
  • Amanecer en puerta oscura (1957)
  • Los clarines del miedo (1958)
  • Nazarín (1959)
  • El hombre de la isla (1959)
  • Diez fusiles esperan (1959)
  • Sonatas (1959)
  • Trío de damas (1960)
  • Viridiana (1961)
  • Hijo de hombre (1961)
  • La mano en la trampa (1961)
  • Setenta veces siete (1961)
  • El eclipse (1962)
  • Fra Diavolo (1962)
  • El conde Sandorf (1963)
  • El diablo también llora (1963)
  • Llanto por un bandido (1963)
  • María Rosa (1964)
  • Currito de la Cruz (1965)
  • Intimidad de los parques (1965)
  • Bella de día (1966)
  • Las brujas (1966)
  • Camino del Rocío (1966)
  • En el oeste se puede hacer... amigo (1967)
  • Los largos días de la venganza (1967)
  • Cervantes (1968)
  • El "Che" Guevara (1968)
  • El largo día del águila (1969)
  • Sangre en el ruedo (1968)
  • Don Juan Tenorio (1969)
  • Cabezas cortadas (1970)
  • Goya (Historia de una soledad) (1970)
  • Laia (1970)
  • Nada menos que todo un hombre (1971)
  • La leyenda del Alcalde de Zalamea (1972)
  • La guerrilla (1972)
  • No es nada, mamá, sólo un juego (1974)
  • Tormento (1974)
  • El buscón (1974)
  • Las largas vacaciones del 36 (1976)
  • Emilia... parada y fonda (1976)
  • Corleone (1977)
  • Carga maldita (1977)
  • Yo soy mía (1977)
  • Así como eres (1978)
  • El gran secreto (1980)
  • La invasión de los zombies atómicos (1980)
  • Renacer (1981)
  • Sal gorda (1982)
  • La colmena (1982)
  • Epílogo (1984)
  • Escapada final (1983)
  • Truhanes (1983)
  • Padre nuestro (1985)
  • Luces de Bohemia (1984)
  • Los santos inocentes (1984)
  • Marbella, un golpe de cinco estrellas (1985)
  • La hora bruja (1985)
  • Los paraísos perdidos (1985)
  • Camorra: Contacto en Nápoles (1986)
  • El disputado voto del señor Cayo (1986)
  • El hermano bastardo de Dios (1986)
  • Tiempo de silencio (1986)
  • Divinas palabras (1987)
  • Barroco (1988)
  • Gallego (1988)
  • El aire de un crimen (1988)
  • La Blanca Paloma (1989)
  • ¡Átame! (1989)
  • La taberna fantástica (1990)
  • El hombre que perdió su sombra (1991)
  • La Lola se va a los puertos (1993)
  • El palomo cojo (1995)
  • Así en el cielo como en la tierra (1995)
  • Felicidades, Tovarich (1995)
  • Les cent et une nuits de Simon Cinéma (1995)
  • Edipo alcalde (1996)
  • Talk of Angels (1996)
  • Dragonheart (1996; voĉo por Draco)
  • Airbag (1997)
  • Pequeños milagros (1997)
  • La novia de medianoche (1997)
  • Water Easy Reach (1997)
  • Pajarico (1997)
  • Un día bajo el sol (1998)
  • El evangelio de las maravillas (1998)
  • Goya en Burdeos (1999)
  • Tú qué harías por amor (1999)
  • Lázaro de Tormes (2000)
  • Divertimento (2000)
  • Dagon, la secta del mar (2001)
  • A la revolución en un dos caballos (2001)
  • De tal Paco tal astilla (1997)
  • Los ladrones van a la oficina (1995-1996)
  • La mujer de tu vida
    • La mujer cualquiera (1994)
  • Truhanes (1993-1994)
  • Una gloria nacional (1993)
  • Juncal (1989)
  • La piovra (1987)
  • Teresa de Jesús (TV Serioj)
    • Cuentas de conciencia (1984)
    • Camino de perfección (1984)
  • Los desastres de la guerra (1983)
  • La máscara negra
    • La última apuesta (1982)
  • Cervantes (1981)
  • Fortunata y Jacinta (1980)
  • El teatro
    • El alcalde de Zalamea (1975)
  • Estudio 1
    • Al César lo que es del César (1973)
    • El viajero sin equipaje (1968)
    • Don Juan Tenorio (1966)
  • Cristóbal Colón (1968)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisco Rabal, Biography en imdb. Alirita la 18an de aprilo 2020.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]