[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Arvo Pärt

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arvo Pärt
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1935 (1935-09-11) (89-jaraĝa)
en Paide
Lingvoj estonarusagermana vd
Ŝtataneco Estonio (1991–)
Aŭstrio (1980–)
Sovetunio (1940–1991)
Estonio (1935–1940) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Estona Muzika kaj Teatra Lernejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Nora Pärt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Michael Pärt Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto de klasika muziko
muzikisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Berlino vd
Verkado
Verkoj Für Lennart in memoriam ❦
Adam's Lament ❦
Spiegel im Spiegel ❦
In principio ❦
Für Alina ❦
Fratres ❦
Ukuaru waltz vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arvo PÄRT (naskiĝis en Paide, Estonio, la 11-an de septembro 1935[1]) estas nuntempa komponisto de minimala muziko. Pli specife, oni konsideras lin ano de la tielnomita sankta minimalismo, kune kun Henryk Górecki kaj John Tavener.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En 1958 Arvo Pärt komponis sian unuan verkon por fortepiano, Zwei Sonatinen. Li studis dodekafonion kaj serian muzikon, sed li baldaŭ komprenis ke "lia persisto pri netonala muziko kondukas lin en sakstrateton" kaj tial decidis pliprofundigi la barokon kaj la gregorian kanton. Li decidis simpligi sian muzikon forigante ĉion superfluan el siaj komponaĵoj.

Pärt estis influita per la sono de gregoria ĉanto kaj kreis novan stilon, rigoran kaj originalan, la tintinnabuli (tintojn de sonoriloj), komponmaniero kiu baziĝas sur la uzado de triopoj kaj skaloj.

En 2018, la Arvo Pärt Centro estis malfermita en la estona vilaĝo de Laulasmaa, kie la komponisto vivas.

Pärt difinas sian manieron tiel: "Mi uzas tre malmultajn elementojn - unu, du voĉojn. Mi konstruas kun praaj materialoj - perfekta akordo, specifa tonalo. Tri notoj de unu akordo estas kiel sonoriloj."

Plejofte Pärt komponas verkojn por nur du voĉoj: unu akompanas, kantante tonalan akordon, la alia plektas la melodion. Tial tintinnabuli ŝajne estas parte polifonio, parte monodio, sed vere ĝi estas neniu el tiuj du.

Simfoniaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

Operoj por solista instrumento kaj orkestro

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Biografio". Arkivita el la originalo la 4-an de julio 2016.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Arvo Pärt Centro

Arvo Pärt Kanon Pokajanen Ode VII, Youtube

(en) Estonaj desegnofilmoj al kiuj Pärt kontribuis