[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Bero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beroj de vakcinio

Laŭ botaniko, bero estas la plej ofta speco de simpla karneca frukto, kies tuta ovario kreskas al manĝebla perikarpo. La semoj estas internaj en la karnaĵo de la ovario, kiu havas unu aŭ plurajn ĉelojn.

Ekzemploj de beroj estas vinberoj kaj tomato, sed multaj aliaj oftaj fruktoj estas rigardataj de botanikistoj kiel beroj. Citrusoj, oranĝo kaj citrono, enestas klason de beroj nomata hesperidio. Ankaŭ daktilo, avokado kaj melongeno estas beroj por botanikistoj.

Laŭ kuirarto, la termino "bero" signifas ian ajn malgrandan frukton. Laŭ ĉi tiu senco frago estas bero, sed tomato ne. Aliaj kuirartaj beroj, kiuj ne estas botanikaj beroj, estas framboj, grosoj, ĥamemoroj, mirteloj, riboj kaj rubusoj.

Vidu ankaŭ