Tetraonedoj
Tetraonedoj estas holarktisa birda familio de la ordo Kokoformaj kiu vivas en subarktaj regionoj de la norda hemisfero. Ili estas ofte konsiderataj familio Tetraonidae, kvankam la American Ornithologists Union kaj multaj aliaj inkludas tiun birdogrupon kiel subfamilio Tetraonenoj en la familio de Fazanedoj.
Tetraonedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genera
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Tetraonedoj loĝas en moderklimataj kaj subarktaj regionoj de la norda hemisfero, el pinarbaroj al marĉoj kaj montodeklivoj,[1] el 83° Norde (Monta lagopo en norda Gronlando) al 28° Norde (Teksasa prerikoko en Teksaso). Supozeble ili evoluis en tiu areo.[2]
Aspekto
redaktiTemas pri fortikaj birdoj kiuj havas plumojn ĉe la kruroj ĝis la maleoloj kaj vintre ankaŭ fingroj havas plumojn aŭ malgrandajn skvamojn en flankoj, kiel adapto por piediri surneĝe kaj kaŝiĝi ene de ĝi. Ili estas tiom fortikaj kiom kokoj. Ili longas el 31 cm al 95 cm, kaj pezas el 0.3 kg al 6.5 kg. Maskloj estas pli grandaj ol inoj - dufoje ĉe la Urogalo, la plej granda membro de la familio. Tetraonedoj havas nastruojn kun plumoj. Malkiel aliaj Kokoformaj, ili ne havas spronojn.[2]
Manĝo kaj kutimaro
redaktiTiuj birdoj manĝas precipe vegetalan manĝaĵon (burĝonojn, foliojn kaj tigojn) ĝis ĉirkaŭ 95 % de la dieto de plenkreksuloj, sed, kiam bredas idojn, tiuj manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn senvertebrulojn, laŭgrade malpliigante la proporcion de animala manĝo al niveloj de plenkreskuloj. Kelkaj el la arbarloĝantaj specioj estas elstaraj pro fakto, ke ili manĝas grandajn kvantojn de pinglofolioj de koniferoj, kion plej parto de aliaj vertebruloj malakceptas. Por digesti vegetalan manĝon, tetraonedoj havas grandajn kropojn kaj timusojn, manĝas ŝtonetojn por rompi manĝon, kaj havas longajn intestojn kun bone disvolvigitaj cekumojn kie simbiozaj bakterioj digestas celulozon.[2]
Arbaraj specioj grupiĝas nur aŭtune kaj vintre,
Tiuj estas sufiĉe bongustaj manĝeblaj birdoj kaj pro tio tradicie oni ĉasis aŭ ĉasas ilin.
Maskloj ofte estas poligamiaj kaj multaj specioj disvolvigas buntajn pariĝajn ceremoniojn. La plej granda parto el ili restas ĉe loĝejo kaj ne migras.
Genroj kaj specioj
redakti- Falcipennis eble ene de Dendragapus
- Siberia lagopo, Falcipennis falcipennis
- Kanada lagopo, Falcipennis canadensis, probable distinga genro Canachites
- Dendragapus aŭ Dendragapoj
- Malhela lagopo, Dendragapus obscurus
- Fulga lagopo, Dendragapus fuliginosus
- Lagopus aŭ Lagopoj
- Lagopo, Lagopus lagopus
- Ruĝa lagopo aŭ Skota lagopo, Lagopus (lagopus) scoticus
- Monta lagopo, Lagopus mutus
- Blankvosta lagopo, Lagopus leucurus
- Tetrao
- Tetro aŭ Nigra tetro, Tetrao tetrix
- Kaŭkaza tetro, Tetrao mlokosiewiczi
- Urogalo, Tetrao urogallus
- Nigrabeka urogalo, Tetrao parvirostris
- Bonasa, Bonazioj aŭ Tetrastes
- Bonazio, Bonasa bonasia aŭ Tetrastes b.
- Ĉina tetrao aŭ Ĉina bonazio, Bonasa sewerzowi aŭ Tetrastes s.
- Kanada tetrao aŭ Kanada bonazio, Bonasa umbellus
- Centrocercus
- Artemizia lagopo, Centrocercus urophasianus
- Gunisona lagopo, Centrocercus minimus
- Tympanuchus aŭ Prerikokoj
- Pintavosta lagopo, Tympanuchus phasianellus
- Kolumbia lagopo, T. phasianellus columbianus
- Prerikoko, Tympanuchus cupido
- Prerikoketo, Tympanuchus pallidicinctus
Referencoj
redakti- ↑ Rands, Michael R.W.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 91. ISBN 1-85391-186-0.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Storch, Ilse; Bendell, J. F.. (2003) “Grouse”, Chris Perrins: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 184–187. ISBN 1-55297-777-3.