Bonasa
Bonasa aŭ Tetrastes estas genro de birdoj de la familio aŭ subfamilio de Tetraonedoj aŭ Tetraonenoj. Ĝi enhavas tri speciojn:
- Bonazio, tipa specio, pro kio la samgenranoj povas nomiĝi ankaŭ Bonazioj, Bonasa bonasia
- Ĉina tetrao aŭ Ĉina bonazio, Bonasa sewerzowi
- Kanada tetrao aŭ Kanada bonazio, Bonasa umbellus
Bonazioj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ino de Kanada bonazio (B. umbellus)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĉiuj tri loĝas en arbaroj kun almenaŭ kelkaj koniferoj en malvarmaj regionoj de la Norda Hemisfero. La du malnovmondaj specioj, nome la Bonazio de norda Eŭrazio kaj La Ĉina bonazio de la montoj de centra Ĉinio, estas tre proksime rilataj kaj estas foje separataj kiel genro Tetrastes[1]. La Kanada bonazio loĝas en norda Usono kaj suda Kanado.
Bonasa devenas el bonasus, Latina por la Eŭropa bizono, el la Antikva greka bonasos (βονασος), ŝajne pro la tamburecaj sonoj de tiuj birdoj kiuj similetas al muĝado de gebovoj.[2]
Oni priskribis du speciojn el fosilioj.[3] Kvankam la parencoj de la Kanada tetrao povus teorie samtempe esti trapasintal al Azio tra Beringio, la kompare ĵusa aĝo de la fosilioj sugestas, ke ili estis proksimaj parencoj – probable eĉ rektaj prauloj – de la du eŭraziaj specioj nuntempaj.
- Bonasa dalianensis (komenca/meza Plejstoceno de Talien, Ĉinio)
- Bonasa praebonasia ( meza Plejstoceno de centra Eŭropo)
Referencoj
redakti- ↑ [Peterson, Alan P., Birds of the World -- current valid scientific avian names., http://www.zoonomen.net/avtax/frame.html konsultita la 2009-07-20]
- ↑ Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of Birds of the United States: Scientific and Common Names. Timber Press, p. 39. ISBN 0-88192-600-0.
- ↑ (2001-09-11) “Tetraonidae V IGORS, 1825 (Galliformes – Aves) in the Neogene-Quaternary record of Bulgaria and the origin and evolution of the family”, Acta Zoologica Cracoviensia (45), p. 263–282. Arkivigite je 2020-07-27 per la retarkivo Wayback Machine