Somera Olimpiko 2024
La Somera Olimpiko 2024 (france Jeux olympiques d’été de 2024), oficiale Ludoj de la 33-a Olimpiado (france Jeux de la XXXIIIe olympiade) kaj markita Parizo 2024 okazis de la 26-a de julio 2014 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, kaj aliaj 16 urboj de Francio sub la organizo de Internacia Olimpika Komitato. La unuaj antaŭkonkursoj okazis en entute kvar sportaj disciplinoj jam ekde la 24-a de julio. Tio estas la trian fojon kiam la urbo aranĝas la eventon post 1900 kaj 1924, kaj la sesan fojon kiam la Olimpikoj okazas en Francio (Someraj Ludoj en 1900 kaj 1924 kaj Vintraj Ludoj en 1924, 1968 kaj 1992).
XXXIII Somera Olimpiko | |
---|---|
Loko: | Parizo ( Francio) |
Stadiono: | Stadiono de Francio Ĝardenoj de Trocadéro Sejno |
Komenca dato: | La 26-a de julio 2024 |
Fina dato: | La 11-a de aŭgusto 2024 |
Nombro de nacioj: | 206
|
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj) | 10 500
(5 250 / 5 250) |
Nombroj de sportoj: | 329 (32 sportfakoj)
|
Somera olimpiko | |
← 2020 | 2028 → |
Vintra olimpiko | |
← 2022 | |
Kandidataj urboj
redaktiLa Naciaj Olimpikaj Komisionoj estis alvokitaj sendi siajn kandidatiĝojn al la Internacia Olimpika Komitato (IOK) antaŭ la 15-a de septembro 2015. La 16-an de septembro 2015, la IOK anoncis, ke Budapeŝto, Hamburgo, Los-Anĝeleso, Parizo kaj Romo proponas gastigi la Someran Olimpikon 2024.[1] Hamburgo retiris sian kandidatiĝon post kiam la loĝantoj de la urbo decidis kontraŭ kandidatiĝi en referendumo la 29-an de novembro 2015. La kandidatiĝo de Romo estis retirita de la urbodelegitaro la 29-an de septembro 2016. La 22-an de februaro 2017, la urbo Budapeŝto retiris sian kandidatiĝon.
La 31-an de julio 2017, Los-Anĝeleso retiris sian kandidatiĝon por 2024 kaj iĝis la nura urbo kiu ofertas la organizadon de la Somera Olimpiko 2028. Ĉi tio lasis Parizon kiel la sola kandidato por la Somera Olimpiko 2024.
Sportaj rezultoj
redaktiEl sporta vidpunkto elstaras jenaj rezultoj: la ora medalo por serba tenisisto Novak Djokovic, kiu povis gajni la lastan gravan titolon, kiu al li mankis por atingi la Golden Slam; la svedo Armand Duplantis, kiu gajnis oron rompante la mondan rekordon kun 6,25 metroj; la naĝanto Katie Ledecky, kiu egaligis la 9 orajn medalojn de la sovetia gimnastikisto Larisa Latynina, gajnante oron en la distancaj aranĝoj (800 m kaj 1500 m); la kuba luktisto Mijaín López Núñez, la unua atleto kiu gajnis individuan olimpikan oron en kvin sinsekvaj eventoj; germana rajdanto Isabell Werth iĝis la unua atleto kiu gajnis oron kaj entute medalon en sep malsamaj Olimpikoj; tablotenisisto Ma Long estas la plej sukcesa ĉina olimpikulo en la historio kun ses oraj medaloj post gajnado de oro por teamoj en ĉi tiu eldono; usonano Diana Taurasi estis la unua basketbaloludanto kiu gajnis olimpikan oron en ses sinsekvaj Olimpikoj, dum ŝia samlandano Kevin Durant estis la unua viro kiu gajnis kvar; kaj la hispanaj futbalistoj Fermín López Marín kaj Álex Baena egalis la francan futbaliston Albert Rust kiel la nuraj ludantoj kiuj gajnis la Eŭropan Ĉampionecon kaj Olimpikan Oron en la sama jaro.
Rilate al landaj atingoj, Julien Alfred donis sian unuan olimpikan medalon (oron) al Sankta Lucio (poste li gajnis duan medalon, arĝenton), Thea LaFond (oro) al Dominiko, Daniel Varela de Pina (bronzo) por Kabo-Verdo; Chermen Valiev (bronzo) al Albanio kaj Cindy Ngamba (bronzo) al la teamo de Rifuĝintaj Atletoj.
Medaltabelo
redaktiPor superrigardo, jen la unuaj dek naciaj teamoj en la klasifiko de siaj atletoj:
* gastiganta nacio (Francio)
Rango | Ŝtato | Oro | Arĝento | Bronzo | Sumo |
---|---|---|---|---|---|
1 | Usono | 40 | 44 | 42 | 126 |
2 | Ĉinio | 40 | 27 | 24 | 91 |
3 | Japanio | 20 | 12 | 13 | 45 |
4 | Aŭstralio | 18 | 19 | 16 | 53 |
5 | Francio | 16 | 26 | 22 | 64 |
6 | Nederlando | 15 | 7 | 12 | 34 |
7 | Britio | 14 | 22 | 29 | 65 |
8 | Suda Koreio | 13 | 9 | 10 | 32 |
9 | Italio | 12 | 13 | 15 | 40 |
10 | Germanio | 12 | 13 | 8 | 33 |
Sumo (91 olimpikaj teamoj**) | 328 | 327 | 384 | 1039 |
** Teamoj de 90 naciaj olimpikaj komitatoj kaj la internacia Olimpika teamo de rifuĝintoj.
Referencoj
redakti- ↑ artikolo Bewerbung um Olympia 2024: Hamburg hat vier Konkurrenten ("Apliko por la Olimpikoj 2024: Hamburgo havas kvar konkurantojn") en la gazeto Süddeutsche Zeitung la 16-an de septembro 2015 (germane)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (plurlingve)
1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022 |
1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024 |