Schwarzenburg
Schwarzenburg estas vilaĝo de la iama komunumo Wahlern kaj ekde la 1-a de decembro 2012 komunumo estiĝinta el la kuniĝo de la iamaj komunumoj Wahlern kaj Albligen. Ĝi havis 6674 loĝantojn je ĝia fondiĝo la 1-an de januaro 2012.
Schwarzenburg | |
---|---|
Blazono de Schwarzenburg | |
La kastelo Schwarzenburg | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Schwarzenburg |
Geografia situo | CH1903: 591964 / 185063 (mapo)46.8166666666677.3333333333333Koordinatoj: 46° 49′ N, 7° 20′ O; CH1903: 591964 / 185063 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6674 |
Areo | 44,79 km² |
Alteco | 792 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3148 Lanzenhäusern 3150 Schwarzenburg 3152 Mamishaus 3157 Milken 3183 Albligen |
Komunumkodo | 0855 |
Mapo de Schwarzenburg | |
Geografio
redaktiLa komunumo Schwarzenburg situas 15 kilometrojn sudsudokcidente de la federacia urbo ĉe la bordo de la rivero Sense, kaj estas la ekonomia kaj kultura centro de la regiono Schwarzenburgerland, kiu ĝis la 31-a de januaro 2009 estis distrikto de Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 2011 la iama distrikto Schwarzenburg estis integrita al la nova administra distrikto Berno-Mezlando. La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj Albligen, Lanzenhäusern, Milken, Mamishaus, Schönentannen, Steinenbrünnen, Steinhaus, Schwarzenburg, Wagerten kaj Wahlern, kaj tuta serio da pliaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 44,79 km², de kiuj 27,9% estas kovritaj de arbaro, 62,2% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Schwarezburg limas en nordo al Köniz, en nordoriento al Oberbalm, en oriento al Rüeggisberg, en sudoriento al Rüschegg, en sudo al Guggisberg, en sudsudokcidento al Alterswil (FR), en sudokcidento al Sankt-Antoni (FR), en nordokcidento al Heitenried (FR), kaj en nordnordokcidento al Ueberstorf (FR).
Trafiko
redaktiTra Schwarzenburg pasas la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Friburgo al Kirchenthurnen, kiu en la centro de Schwarzenburg unuiĝas kun la kantona ĉefvojo nr-o 232 de Schwarzenburg al Berno. De Schwarzenburg la Berno-Schwarzenburg-Fervojo, kiu hodiaŭ apartenas al la kompanio Berno-Lötschberg-Sempinono-Fervojo kondukas la Berno. Ĝin servas la regiona trajnlinio S6 en duonhora kadenco. De la stacidomo de Schwarzenburg diversaj poŝtaŭtolinioj kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Schwarzenburg datiĝas el la jaro 1025 kiel Suarcenburc. Ĝis la 31-a de decembro 2011 Schwarzenburg estis kvartalkomunumo de la komunumo Wahlern. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 Wahlern kaj Albligen estis kunigitaj al la nova komunumo Schwarzenburg. Jam dum mezepoko Schwarzenburg estis la centro de la paroĥo kaj merkatoloko, kiu en la 16-a jarcento de la Grafoj de Savojo ricevis la rajton organizi tri jarajn merkatojn. La Kastelo Schwarzenburg ĝis la 31-a de decembro 2009 estis la sidejo de la administracio de la distrikto Schwarzenburg, kies ĉefloko Schwarzenburg estis. [2]
Bildoj
redakti-
Vilaĝeniro de Mamishaus
-
Mamsihaus
-
Vilaĝeniro de Schönentannen
-
Schönentannen vidita de la poŝtaŭohaltejo de Mamishaus
-
Lernejo de Steinhaus
-
Preĝejo de Albligen
-
La vilaĝo Wahlern
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Schwarzenburg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)