Schwarzenburg (distrikto)
La Distrikto Schwarzenburg (en la germana Amtsbezirk Schwarzenburg) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 distrikto de Kantono Berno kun la ĉefloko Schwarzenburg (komunumo Wahlern). La iama distrikto estas ankaŭ konata kiel Schwarzenburgerland [kio signifas Lando de la Nigra Kastelo]. Al la distrikto apartenas kvar komunumoj kun entute 10002 loĝantoj kaj areo de 157 km².
Distrikto Schwarzenburg | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Schwarzenburg (Wahlern) |
Geografia situo | CH1903: 593236 / 185061 (mapo)46.8166666666677.35Koordinatoj: 46° 49′ N, 7° 21′ O; CH1903: 593236 / 185061 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 10002 (2007-12-31) |
Areo | 157 km² |
Loĝantardenseco | 63,71 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0221 |
Geografio
redaktiSchwarzenburgerland situas inter la urbo Berno en la nordo, Kantono Friburgo en okcidento, la distrikto Seftigen en oriento kaj Berna Oberlando en sudo. La distrikto situas inter la riveroj Sense en oriento kaj Schwarzwasser en okcidento, kies du valoj en la sudo estas ligitaj per la Gurnigelpasejo.
Trafiko
redaktiLa komunumo Wahlern estas servata de la Berno-Schwarzenburg-Fervojo, kiu hodiaŭ apartenas al la fervojkompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. La cetereaj komunumoj de la distrikto estas servataj de diversaj poŝtaŭtolinioj.
Ekonomio
redaktiPrincipe la tuta distrikto kun la escepto de la urbeto Schwarzenburg estas tre kampara kaj vivas de agrikulturo. La komunumo Wahlern kun la urbeto Schwarzenburg estas pro la fervojkonekto al Köniz kaj Berno parto de la berna aglomeraĵo kaj granda parto de ties loĝantoj laboras en la federacia urbo.
Prefektejo
redaktiLa distrikta prefektejo troviĝas en la Kastelo Schwarzenburg en la centro de la municipo Schwarzenburg. Prefektino en 2008 estis sinjorino Franziska Sarott.
Komunumoj de la distrikto Schwarzenburg
redaktiBlazono | Nomo de la komunumo kaj municipoj kaj setlejoj |
Loĝantaro (31-a de decembro 2007) |
Areo en km² |
---|---|---|---|
Albligen (Albligen, Harris, Wallismatt kaj Änetmoos) | 465 | 4.3 | |
Guggisberg (Municipoj: Guggisberg, Riffenmatt-Schwendi, Kriesbaumen, Riedstätt, Kalchstätten, Hirschmatt-Laubbach, Riedacker, Sangernboden kaj Ottenleuebad) | 1602 | 54.9 | |
Rüschegg (Rüschegg, Gambach, Hirschhorn, Heubach, Rüschegg-Graben kaj Schwefelberg-Bad) | 1708 | 57.4 | |
Wahlern (Schwarzenburg, Lanzenhäusern, Mamishaus, Milken, Steinenbrünnen, Steinhaus, Wagerten kaj Wahlern) | 6227 | 40.6 | |
Entute: | 4 komunumoj | 10002 | 157.2 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Schwarzenburg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)