[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Skåne län

(Alidirektita el Malmöhus län)

Skåne län estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo ampleksas tiun de la historia provinco Skanio kaj aldone malgrandan parton de la historia provinco Halando. Administra centro de la provinco estas la urbo Malmö.

Skåne län
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Ŝtato  Svedio
Provinca litero M
Provinca kodo 12
Historia(j) provinco(j) Skanio, iom da Halando
Ĉefurbo Malmö
Komunumoj 33
Provincestro Anneli Hulthén
Areo (suma) 11 034,5 km²
Loĝantoj 1 427 499 (stato de 2024)
Ekestodato 1997
Retejo Oficiala retejo
vdr

Fine de 2024 en la provinco vivis 1 427 499 loĝantoj sur areo de 11 034,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 129 loĝantoj/km².

En sia nuna formo la provinco kreiĝis en 1997 per unuigo de la ĝistiamaj modernaj provincoj Malmöhus län kaj Kristianstads län, per tio reproksimiĝante la provincajn limojn al tiu de la historia provinco Skanio, de kiu ĝi ankaŭ retransprenis la nomon.

Eksteraj ligiloj

redakti