Maharaŝtro
Maharaŝtro (marate महाराष्ट्र [maharaŝtra] aŭskulti) subŝtato de Barato.
Maharaŝtro | |
---|---|
Origina nomo | marate महाराष्ट्र (mahārāṣṭra) |
subŝtato de Barato | |
Administrado | |
Statuso | Federacia ŝtato de Barato |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Mumbajo |
Politiko | |
Estro | Eknath Shinde (ekde 30-a de junio 2022) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Maratha lingvo |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 121 362 092 |
Loĝdenso | 365 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 307 762 km² (30 776 200 ha) |
Maharaŝtro sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 18° 58′ 12″ N, 72° 49′ 12″ O (mapo)18.9772.82Koordinatoj: 18° 58′ 12″ N, 72° 49′ 12″ O (mapo) [+] |
Hor-zono | UTC +5:30 |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-MH |
Eksteraj paĝoj | |
www | |
La kategorio en la Komunejo | Maharaŝtro [+] |
Pliaj informoj | |
Analfabetismo | 23% |
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 112 372 972 loĝantoj sur areo de 307 713 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 365 loĝantoj/km². Ĝi estas la tria plej granda subŝtato de Barato, kaj la dua plej granda de la lando laŭ sia popolnombro [1]. Ĝia ĉefurbo estas Mumbajo, kiu estas la plej granda urbo, la ĉefa financa centro kaj gravega kulturujo de Barato. Proksime estas Novmumbajo. Nagpuro estas la ĉefurbo dum la vintroj.
Aliaj grandaj urboj estas Aĉalpur, Ahmednagar, Akola, Barŝi, Bid, Busaval, Ĉandrapur, Dule, Gondija, Ĝalna, Hingangat, Icalkaranĝi, Javatmal, Latur, Malegaon, Nandurbar, Navghar-Manikpur, Parbani, Satara, Solapur, Udgir, Vardha... Krome Vasai-Virar, Ambernat, Panvel kaj Badlapur estas ĉe Mumbajo.
La subŝtata oficiala lingvo estas la maratha, kiu estas pli multe parolata; sed en Mumbajo la hindia estas pli ĝenerala.
Mohandas Karamchand Gandhi estis entombigata en Puneo. La aŝramo de Gandhi, Sevagramo, estas en orienta Maharaŝtro.
Maharaŝtro estas fame konata pro la ŝtonaj temploj subtere ĉizitaj, kiuj estas multaj tie: Ilorao, Aĝanto, Elefanta Insulo, kaj aliaj.
Geografio
redaktiLa rivero Godavari ekfluas ĉe Trjambakeŝŭar, Maharaŝtro.[2]
La Nacia Parko Tadoba estas la plej malnova kaj plej granda nacia parko en Maharaŝtro. Fondita en 1955, ĝi situas ĉe la plej orienta parto de la ŝtato.
Urboj
redakti- Mumbajo
- Puneo
- Nagpur
- Nallasopara
- Naŝiko
- Navghar-Manikpur
- Thane
- Aŭrangabado (Maharaŝtro)
- Solapur
- Amravati
- Ĝalgaon
- Nanded
- Kolhapur
- Sangli
ktp
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEsperantujo
redaktiVidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ [1]
- ↑ Godavari river basin map. Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2016-01-22 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la ŝtato
- Historio
- Historio de Maharaŝtro Arkivigite je 2006-08-25 per la retarkivo Wayback Machine