Kmera arkitekturo
En Kmera arkitekturo (en Kmera lingvo: ស្ថាបត្យកម្មខ្មែរ), la periodo Angkor estas la periodo en la historio de la Kmera imperio el proksimume la lasta duono de la 8a jarcento al la unua duono de la 15a jarcento.
En ajna studo de Angkora arkitekturo, la emfazo estas necese al religia arkitekturo, ĉar ĉiuj el la ceteraj Angkoraj konstruaĵoj estas religiaj esence. Dum la periodo de Angkor, nur temploj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj estis konstruitaj el ŝtono. Nereligiaj konstruaĵoj kiel loĝejoj estis konstruitaj el forpaseblaj materialoj kiaj ligno, kaj tiel ili ne survivis.
La religia arkitekturo de Angkor havas karakterajn strukturojn, elementojn kaj motivojn, kiuj estas identigitaj en la klariga vortaro sube. Ĉar nombraj diversaj arkitekturaj stiloj sukcedis unu al alia dum la Angkora periodo, ne ĉiuj el tiuj trajtoj estis egale kiel pruvaro tra la tuta periodo. Tiel, fakuloj referencis al la esto aŭ foresto de tiaj trajtoj kiel fonto de pruvaro por dati la restaĵojn.
Vort-klarigoj
redakti- Angkor (kmere): urbo;
- Banteay (kmere): citadelo,
- Baray (kmere): akvorezervejo; ne fosita, sed per digoj kreita
- Phnom (kmere): Monteto
- Prasat (kmere): Turo (de templo);
- Preah (kmere): sankta; el la sanskrita lingvo: brah
- Siem Reap (kmere): egalas Malvenko de Siamoj; celas baatlon en la 18-a jc.
- Srah (kmere): akvorezervejo, elfosita, pli malgranda ol Baray
- Srei (kmere): virino/j
- Thom (kmere): grava, elstara
- Varman (kmere): brusta kiraso
- Wat (kmere, taje): (budha) templo, el la sanksrita: Vatthu
Bibliografio
redakti- Coedès, George. Pour mieux comprendre Angkor. Hanoi: Imprimerie d'Extrême-Orient, 1943.
- Forbes, Andrew; Henley, David (2011). Angkor, Eighth Wonder of the World. Chiang Mai: Cognoscenti Books. ASIN B0085RYW0O
- Freeman, Michael and Jacques, Claude. Ancient Angkor. Bangkok: River Books, 1999. ISBN 0-8348-0426-3.
- Glaize, Maurice. The Monuments of the Angkor Group. 1944. Traduko el la originala franca en anglan estas disponebla rete en theangkorguide.com.
- Jessup, Helen Ibbitson. Art & Architecture of Cambodia. London: Thames & Hudson, 2004.
- Ngô Vǎn Doanh, Champa:Ancient Towers. Hanoi: The Gioi Publishers, 2006.
- Roveda, Vittorio. Images of the Gods: Khmer Mythology in Cambodia, Laos & Thailand. Bangkok: River Books, 2005.