Dwain Chambers
Dwain Chambers (naskiĝis la 5-an de aprilo 1978 , do nun 46-jara) estas brita sportisto, kiu specialiĝis en kurado, aparte de la distancoj de 60 kaj 100 metroj, kaj krome konkurse aktivas en usona piedpilkado. Li gajnis internaciajn medalojn de monda kaj eŭropa niveloj (detalojn pri liaj plej gravaj atingitaj medaloj en internaciaj konkursoj de atletiko vidu en la informkesto dekstre) kaj estas unu el la plej rapidaj eŭropaj kuristoj en la historio de atletiko.[1] Lia plej forta disciplino estas la 100-metra kuro, en kiu li havas la trian plej rapidan tempon el ĉiuj britaj atletoj.[2] En 2002 li nomumiĝis "vira eŭropa atleto de la jaro".
Dwain Chambers | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
en septembro 2008
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
rugby league player • kurtadistanca kuristo • usonpiedpilkisto | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
atletiko • kurtadistanca kuro | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
100-metra kurado | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nomo | Dwain Chambers | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Naskiĝo | la 5-an de aprilo 1978 en Londono, Britio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Notoj
redakti- ↑ biografieto pri li en la retejo de la internacia asocio de atletikaj federacioj IAAF, vidita la 14-an de septembro 2013. Arkivita el la originalo je 2008-07-30. Alirita 2013-09-14 .
- ↑ monda ranglisto pri subĉiela 100-metro kurado de la asocio IAAF, vidita la 14-an de septembro 2013