Billie Holiday
Billie HOLIDAY [bi'li ha'lidej] (7a de aprilo, 1915 – 19a de julio, 1959) estis usona ĵazkantistino, konsiderata de iuj homoj la plej bona el la 20a jarcento. Ŝi floris dum 1935-1955 en Novjorko kaj eĉ hodiaŭ influas kantistinojn. Ŝi kantis el la koro en stilo tre honesta, persona, emocia kaj, iafoje, aŭtobiografia. Ŝi kantis Strange Fruit, God Bless the Child, My Man, inter multaj aliaj.
Billie Holiday | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Billie Holiday | |||||
Naskonomo | Eleanora Fagan | ||||
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1915 en Filadelfio | ||||
Morto | 17-an de julio 1959 (44-jaraĝa) en Metropolitan Hospital Center | ||||
Mortis per | Cirozo vd | ||||
Tombo | Saint Raymond's Cemetery (en) vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | afrik-usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Harlemo • Baltimore • Nov-Jorko vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Clarence Holiday (en) vd | ||||
Edz(in)o | Joe Guy (en) (1951–1957) nekonata valoro (1941–1947) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Lady Day • Billie Holiday vd | ||||
Okupo | aktoro jazz singer (en) komponisto aŭtobiografo kantaŭtoro kantoverkisto aŭtoro muzikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1933– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | God Bless the Child vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Billie Holiday | |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Eleanora Fagan | ||||
Alie nomata | Lady Day | ||||
Deveno | Baltimore, Maryland | ||||
Ĝenroj | Baladoj Ĵazo Svingo | ||||
Profesio | kantistino | ||||
Aktivaj jaroj | 1933–1959 | ||||
Eldoninto | Columbia (1933–1942, 1958) Commodore (1939, 1944) Decca (1944–1950) Verve (1952–1959) | ||||
Parencaj temoj |
Erykah Badu | ||||
Retejo | Billie Holiday | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi naskiĝis kiel Eleanora FAGAN. Lady Day ("Damo Tago") estis ŝia kromnomo. Ŝi kantis kun blanka gardenio en la hararo. En 1930 ŝi komencis kanti en kluboj. En 1933 ŝi estis eltrovita de John Hammond de Columbia Records.
Ŝi precipe estis influita de Louis Armstrong kaj Bessie Smith. Inter aliaj, ŝi kantis kun Teddy Wilson, Benny Goodman, Count Basie, Lester Young, kaj Artie Shaw
Ŝi verkis aŭtobiografion, Lady Sings the Blues, kiu poste estis realigita kiel filmo, en kiu Diana Ross rolis kiel Billie Holiday. Holiday aperis en la filmo New Orleans.
En sia vivo, ŝi estis sklavigita de heroino kaj estis batita de siaj amorantoj. Ankaŭ ŝi neniam ricevis la tantiemon por ŝiaj kanzonoj. Ŝi mortis la 17an de julio 1959 pro mortiga dozo de heroino.
La memoro de Holiday estas daŭre granda influo sur la kulturo de populara muziko. La rokgrupo U2 diris pri ŝi:
Damo Tago de diamantaj okuloj,
Ŝi vidas la veron malantaŭ la mensogoj.- U2
Albumoj
redakti- Billie Holiday Sings (1952)
- An Evening with Billie Holiday (1952)
- Billie Holiday (1954)
- Music for Torching (1955)
- Velvet Mood (1956)
- Lady Sings the Blues (1956)
- Body and Soul (1957)
- Songs for Distingué Lovers (1957)
- Stay with Me (1958)
- All or Nothing at All (1958)
- Lady in Satin (1958)
- Last Recording (1959)