Aspekto
Suda Italio estas regiono de Italio.
Regionoj
[redakti]Kampanio (Napolo) (Campania) tre ŝatataj de turistoj estas la insuloj (Ischia, Capri), kelkaj rokaj marbordoj (Sorrento, Positano, Amalfi) kaj la granda vulkano Vezuvio; mirindan vidadon de la antikvaj civilizoj oferas Pompejo (Pompei), Paestum, Ercolano, Cuma ktp. |
Bazilikato (Basilicata), ne dense loĝata, kun belaj montoj kaj sablejoj |
Kalabrio (Calabria), duoninsulo en la itala duoninsulo, kun sovaĝaj montoj kaj longegaj marbordoj; ĝi entenas ankaŭ restaĵoj de la greka civilizo |
Apulio (Bari) (Puglia), la plej sudorienta regiono de Italio; ĝi entenas plurajn urbojn de antikva greka deveno (Taranto, Brindizo ktp), multajn olivarbojn kaj belajn marbordojn; tre fama estas ankaŭ la Kaverno de Castellana |
Molizo (Molise), malgranda regiono, riĉa je mezaltaj montoj, ĉe la limo inter centra kaj suda Italio (laŭ pluraj fontoj ĝi apartenas al la Centra Italio) |