Turkio estas lando en Eŭropo kaj Azio.
|
| « Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| |
|
| |
|
| « La divida linio inter Eŭropo kaj Rusio kun Turkio estas nura geografia abstrakciaĵo. Nek rivero Okcidenta Bugo (apartiganta Pollandon disde Belorusio), nek Pruto (laŭ kiu iras landlimo inter Rumanio kaj Ukrainio), nek Narvo (disdividanta Estonion kaj Rusion) plenumas rolon de geografiaj aŭ kulturaj limoj de la eŭropa oriento. Same ne plenumas tiun ĉi rolon Urala montaro, laŭ kiu, kiel skribas ĉiuj geografiaj lernolibroj, pasas limo de Eŭropo kaj Azio. Eĉ pli malbone tiun rolon plenumas la markolo Bosporo, kuniganta Mediteranean kaj Nigran marojn, kvankam la dividita per mallarĝa akvostrio Istanbulo estas konsiderata situanta parte en Eŭropo, parte (same kiel la ĉefa landoparto) en Azio… Laŭ vivmaniero, arkitekturo kaj socia ordo la fororienta Vladivostoko estas oble pli eŭropeca ol Kazano (ĉefurbo de Tatario), situanta milojn da kilometroj for de Vladivostoko en la “eŭropa” parto de Rusia Federacio. » | — Zbigniew Brzeziński, Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012] |
|