[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

William Somerset Maugham

El Vikicitaro
William Somerset Maugham
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

William Somerset MAUGHAM (naskiĝis la 25-an de januaro 1874 - mortis la 16-an de decembro 1965) estis angla verkisto.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi ne kredas ke ili pravas, kiuj diras ke oni devas ignori la difektojn de famaj viroj. Mi pensas ke estas pli bone, ke ni konu ilin. Tiam, kvankam ni konscias havi kulpojn tiel okulfrapajn kiel iliaj, ni povas kredi ke tio ne malhelpas atingi iliajn virtojn» « (angle) I do not believe they are right who say that the defects of famous men should be ignored. I think it is better that we should know them. Then, though we are conscious of having faults as glaring as theirs, we can believe that that is no hindrance to our achieving also something of their virtues. »
— William Somerset Maugham
Citaĵo
« Nenio en la mondo estas konstanta kaj ni estas malsaĝaj kiam ni petas ke io daŭru, sed certe ni estas ankoraŭ pli malsaĝaj ne ĝoji pro ĝi dum ni havas ĝin. Se ŝanĝo estas la esenco de ekzisto, oni pensus, ke estas nur prudente fari ĝin la premiso de nia filozofio» « (angle) Nothing in the world is permanent, and we're foolish when we ask anything to last, but surely we're still more foolish not to take delight in it while we have it. If change is of the essence of existence one would have thought it only sensible to make it the premise of our philosophy. »
— William Somerset Maugham

Citaĵoj kun fontindiko

[redakti]

"Of Human Bondage" (Pri la homa dependeco)

[redakti]

Doubleday & Company, INC Garden City, New York 1915 (La titolo venas de parto 4 de libro de Etiko de Spinoza)

Citaĵo
« Homoj petas kritikon, sed ili nur volas laŭdon» « People ask for criticism, but they only want praise. »
— Ĉapitro 50
Citaĵo
« Kiel ĉiuj feblaj viroj li tro emfazis la neŝanĝemon de sia opinio» « Like all weak men he laid an exaggerated stress on not changing one's mind. »
— Ĉapirtro 39
Citaĵo
« Sekvu viajn inklinojn kun ĝusta konsidero al la policisto ĉirkaŭ la angulo. » « Follow your inclinations with due regard to the policeman round the corner. »
— Ĉapitro 53
Citaĵo
« Estas kruele malkovri sian meztalentecon nur kiam jam tro malfruas. » « It is cruel to discover one's mediocrity only when it is too late. »
— Ĉapitro 51
Citaĵo
« Mi aŭdacas diri ke oni profitas pli per la eraroj kiujn oni mem faras, ol per la aferoj kiujn oni faras tute ĝuste laŭ la konsilo de aliuloj. » « I daresay one profits more by the mistakes one makes off one's own bat than by doing the right thing on somebody's else advice. »
— Ĉapitro 52
Citaĵo
« ...Religio estas afero de temperamento; oni kredos ion ajn se oni havas religiemon, kaj se oni ne havas ĝin ne gravas kiaj ajn kredoj estis inokulitaj, ili forkreskos. » « ...Religion is a matter of temperament; you will believe anything if you have the religious turn of mind, and if you haven’t it doesn’t matter what beliefs were instilled into you, you will grow out of them. »
— Ĉapitro 88
Citaĵo
« “Mi ne ekzakte scias kio estas Unitariano, “ diris Filipo. “Unitariano tre serioze malkredas preskaŭ ĉion kion ĉiuj aliaj kredas, kaj li havas tre viglan subtenan fidon en, -- li mem ne scias kion.” “Mi ne komprenas kial vi volas moki min,” diris Filipo. “Mi vere volas scii.” “Mia kara amiko, mi ne mokas vin. Mi alvenis al tiu difino post jaroj de grandega laboro kaj la plej maltrankvilaj kaj nerv-detruaj studoj.” » « “I don’t quite know what a Unitarian is,” said Philip. “A Unitarian very earnestly disbelieves in almost everything that anybody else believes, and he has a very lively sustaining faith in he doesn’t quite know what.” “I don’t see why you should make fun of me,” said Philip. “I really want to know.” “My dear friend, I’m not making fun of you. I have arrived at that definition after years of great labour and the most anxious, nerve-racking study.” »
— paĝo 99-100
Citaĵo
« Nu, estas du bonaj aferoj en la vivo, libereco de penso kaj libereco de ago. En Francujo vi havos liberecon de ago: vi povas fari kion vi volas kaj neniu sin ĝenas, sed vi devas pensi kiel ĉiuj aliaj. En Germanujo vi devas fari kiel faras la aliaj, sed vi rajtas pensi laŭ via elekto... Sed in Anglujo vi havos nek la unun nek la alian: vi estas subpestita per konvencio. Vi ne rajtas pensi kiel vi volas kaj ne rajtas agi kiel vi volas. Tio estas ĉar ĝi estas demokratia nacio. Mi supozas ke en Usono la situacio estas eĉ pli malbona. » « You know, there are two good things in life, freedom of thought and freedom of action. In France you get freedom of action: you can do what you like and nobody bothers, but you must think like everyone else. In Germany you must do what everyone else does, but you may think as you choose. ... But in England you get neither: you’re ground down by convention. You can’t think as you like and you can’t act as you like. That’s because it’s a democratic nation. I expect America’s worse. »
— paĝo 83-84

The Summing Up (1938)

[redakti]

Paĝindiko venas de la unua eldono de Doubleday, Doran & Co.

Citaĵo
« Ĉe manĝofesto oni devus manĝi saĝe sed ne tro bone, kaj paroli bone sed ne tro saĝe. » « At a dinner party one should eat wisely but not too well, and talk well but not too wisely. »
Citaĵo
« Tradicio estas ĉiĉerono ne prizongardisto. » « Tradition is a guide and not a jailer. »
— paĝo 223=

Rakontoj

[redakti]
Citaĵo
« Ŝi estis sufiĉe talenta je citaĵoj, kio sufiĉe bone anstataŭas spritaĵon» « She had a pretty gift for quotation, which is a serviceable substitute for wit. »
— "The Creative Impulse" (1926) [La kreiva impulso]

Teatraĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Vi povas fari ion ajn en tiu mondo se vi estas preparita por suferi la konsekvencojn» « You can do anything in this world if you are prepared to take the consequences. »
— "The Circle" [La Cirklo]
Citaĵo
« Tiu kiu amis kiel ŝi amis,maljuniĝos bele. » « When you have loved as she has loved, you grow old beautifully. »
— The Circle" [La Cirklo]

Citaĵoj sen fontindiko

[redakti]
Citaĵo
« Ni ne verkas ĉar ni volas; ni verkas ĉar ni devas. » « We do not write because we want to; we write because we have to. »
Citaĵo
« Iu ajn povas diri la veron, sed nur malmultaj el ni povas verki epigramojn. » « Anyone can tell the truth, but only very few of us can make epigrams. »
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: