[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Harold Macmillan

El Vikicitaro
Harold Macmillan
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Maurice Harold Macmillan, 1a Grafo Stockton, OM, PC, FRS (naskiĝis la 10an de februaro 1894 – mortis la 29an de decembro 1986) estis brita konservativa politikisto kaj ŝtatestro kiu servis kiel ĉefministro el la 10a de Januaro 1957 al la 18a de Oktobro 1963.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« [pri Joseph Chamberlain] Li parolis bone, sed neniam patose. Li esprimiĝis klare, sed ne akre… Oni estimis lin, sed ne timis»
— Harold Macmillan

Pri la aŭtoro

[redakti]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Nome ĉe Harold Macmillan finiĝis transiro de Britio de povego al influo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Harold Macmillan estis la unua brita ĉefministro, kiu alfrontis dolorigan realon, montrintan ke lia lando ne plu estas mondpotenco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri unuiĝo de Germanio] Estis sufiĉe strange ke Britio kaj Usono devintus instigi Germanion al kurso, kiu preskaŭ certe sekvigus kreskon de la germana naciismo dume Konrad Adenauer, oble malpli fidinta al siaj sampatrujanoj, estis konservanta firman decidemon ne tenti ilin tiel. Dwight D. Eisenhower kaj Harold Macmillan kredis je ŝanĝo de konvinkoj de la germanoj, Adenauer ja ne povis forgesi pri ilia origina peko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]