George Sand pseŭdonimo de Amantine Aurore Lucile DUPIN, poste baronino DUDEVANT (naskiĝis la 1-an de julio 1804 en Parizo; mortis la 8-an de junio 1876 en Nohant-Vic) estis franca verkistino.
|
| « Admiro kaj familieco estas malamikoj. » |
|
|
| « La kiso estas formo de dialogo. » |
|
|
| « La vera maniero scii nenion estas lerni ĉion samtempe. » |
|
|
| « Ekstera beleco estas nenio alia ol momenta ĉarmo. La aspekto de la korpo ne ĉiam reflektas la animon. » |
|
|
| « Ne estas vera feliĉo en egoismo. » |
|
|
| « Estas tiom da merito adopti ideon, ol krei ĝin. » |
|
|
| « Ne amu viron, kiun vi ne admiras. Amo sen admiro estas nur amikeco. » |
|
|
| « Vivo similas romano pli ofte ol romanoj similas al vivo. » | | « La vie ressemble plus souvent à un roman qu'un roman ne ressemble à la vie. » |
|
|
| « Ni ne povas ŝiri eĉ unu paĝon de nia vivo, sed ni povas ĵeti la tutan libron en la fajron. » | | « Nous ne pouvons arracher une seule page de notre vie, mais nous pouvons jeter le livre au feu. » |
|
|
| « La vivo estas longa doloro, kiu malofte dormas kaj neniam resaniĝas. » | | « La vie est une longue blessure qui s'endort rarement et ne se guérit jamais. » |
|
|
| « Majstraĵoj estas apenaŭ bonŝancaj provoj. » | | « Les chefs-d'oeuvre ne sont jamais que des tentatives heureuses. » |
|
|
| « Arto ne estas studo de pozitiva realo, ĝi estas serĉado de ideala vero. » | | « L'art n'est pas une étude de la réalité positive; c'est une recherche de la vérité idéale. » |
|
|
| « Oni estas feliĉa kiel rezulto de siaj propraj klopodoj, post kiam oni konas la necesajn ingrediencojn de feliĉo: simplaj gustoj, certa grado da kuraĝo, memrezignado ĝis certa puno, amo al laboro kaj, ĉefe, pura konscienco. » | | « On est heureux par soi-même quand on sait s'y prendre, avoir des goûts simples, un certain courage, une certaine abnégation, l'amour du travail et avant tout une bonne conscience. » |
|
|
| « La vero estas tro simpla: oni devas ĉiam atingi ĝin per komplika vojo. » | | « Le vrai est trop simple, il faut y arriver toujours par le compliqué. » |
|