[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Vaslui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rumanio. Por informoj pri rumana distrikto, vidu la artikolon distrikto Vaslui.
Vaslui
Nova urbodomo de Vaslui
Nova urbodomo de Vaslui
Nova urbodomo de Vaslui
municipo de Rumanio
centro de distrikto en Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Rumanio
Regiono rumania Moldavio
Distrikto distrikto Vaslui
Poŝtkodo 730006–730242
Retpaĝaro www.primariavaslui.ro
Politiko
Urbestro Vasile Pavăl
Demografio
Loĝantaro 63 035  (2021) [+]
Loĝdenso 927 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj
Alto 170 m [+]
Areo 68 km² (6 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Vaslui (Rumanio)
Vaslui (Rumanio)
DMS
Vaslui

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vaslui [+]
vdr

Vaslui [vasluj] estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Rumanio, ne tro malproksime de la Moldava Respubliko, sed je 323 km de la ĉefurbo Bukareŝto kaj 682 km de Timișoara. Vaslui estas membro de la Interligo de Urbestroj por daŭrebla loka energio ekde 2010.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Ĉe la censo de 2002 Vaslui havis 70 571 loĝantojn; en 2007 oni taksis 70 302. Administre ĝi ampleksas la vilaĝojn Bahnari, Brodoc, Moara Grecilor, Rediu kaj Viișoara.

La unua dokumenta mencio de la urbo okazis en 1435, kiam Iliaș la 1-a iĝis kunprinco de Moldavio. Malgraŭ bona natura protekto de ĉirkaŭaj montoj la urbo en 1439 kaj 1440 estis konkerita kaj forbruligita de tataroj. La 10-an de januaro 1475 proksime okazis la batalo ĉe Vaslui (ankaŭ batalo ĉe Podul Înalt), en kiu Stefano la Granda venkis la trupojn de la Otomana Imperio.

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo Biserica Domneasca Vaslui
preĝejo Senkapigo de Sankta Johano Baptisto

La ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo Senkapigo de Sankta Johano Baptisto (ro: Tăierea Capului Sf. Ioan Botezătorul)[1]. Vidu apudan foton.

Ĝemeliĝoj

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj de Vaslui estas

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Estas fervoja stacidomo. La urbo ne havas flughavenon. La plej proksimaj flughavenoj estas en Iaşi (76 km) kaj Bacău (89 km).

Personecoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Marcela Topor (n. 1976), ĵurnalistino, edzino de Carles Puigdemont, eksa prezidanto de la aŭtonoma hispana regiono Katalunio
  • Lucian Pîrvoiu (n. 1976), ĵurnalisto, novaĵprezentisto, akreditita korespondanto de TVR ĉe la eŭropaj institucioj[2]
  • Corneliu Porumboiu (n. 1975), rumana reĝisoro
  • Constantin Motaş (n. 1891, Vaslui, m. 1980, Bukareŝto), biologo, profesoro, sistemisto kaj taksonomisto de internacia prestiĝo. Li estas (kun)fondinto de la featobiologio, branĉo de limnologio, kiu estas la scienco, kiu studas organismojn en grundakvo[3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]