Universitato de Keele
Universitato de Keele | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato altlernejo organizaĵo pri edukado | |||||
moto | Thanke God for All (Dank' al Dio por ĉio) | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1949 | ||||
speco | publika | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 53° 0′ 11″ N, 2° 16′ 23″ U (mapo)53.003-2.273Koordinatoj: 53° 0′ 11″ N, 2° 16′ 23″ U (mapo) | ||||
lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
urbo | Keele | ||||
adreso | University of Keele, , Keele, Staffordshire, ST5 5BG | ||||
poŝtkodo | ST5 5BG | ||||
Estraro | |||||
ĉefestro(j) | Jonathon Porritt (en) (2012–) vd | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 10 600 vd | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filiita al | |||||
vd | |||||
filioj | |||||
| |||||
| |||||
jura formo | royal charter company vd | ||||
| |||||
Universitato de Keele (angle : Keele University) estas publika universitato situanta en Keele en Britio kiu estis establita en 1949 [1]. Aktuale en 2020, proksimume 11,000 studentoj studas en la universitato.
La universitato estas membro de la Midlands Innovation Organizations kaj la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]la Universitato de Kembriĝo kaj la Universitato de Oksfordo funkciigis studprogramojn en la regiono jam en la 1890-aj jaroj. En 1904, lokaj industriuloj provis establi sendependan akademian institucion, sed senrezulte [3]. Keele universitato mem estis establita kiel kolegio en 1949 kaj iĝis universitato en 1962. La unuaj gradoj komencis esti disdonitaj en 1951 kaj la unua studento diplomiĝis en 1954. Kiam la institucio iĝis universitato en 1962, ĉirkaŭ 1,200 studentoj jam studis tie.
La Sekcio de internaciaj rilatoj de Keele estis fondita en 1974 fare de profesoro Alan James kaj estis unu el la unuaj institucioj se temas pri oferti plenan gradon en la temo. En la fruaj 1980-aj jaroj, la universitato estis sur la rando de financa kolapso, kaj estis eĉ pripensite unuigi ĝin kun aliaj altlernejoj. En la fino, kelkaj lokaj medicinaj altlernejoj ja estis aneksitaj al la universitato.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]Fakultato de Humecoj kaj Sociaj Sciencoj
[redakti | redakti fonton]- lernejo de Humecoj
- lernejo de Komerca Administrado
- lernejo de Juro
- lernejo de sociaj, politikaj kaj mondaj studoj
Fakultato de Natursciencoj
[redakti | redakti fonton]- lernejo de Komputiko kaj Matematiko
- lernejo de Vivsciencoj
- lernejo de Geografio, Geologio kaj Medio
- lernejo de Kemio kaj Fiziko
- lernejo de Psikologio
- lernejo de Veterinaraj Sciencoj
Fakultato de Medicino kaj Sansciencoj
[redakti | redakti fonton]- lernejo por Sanaj Profesiuloj
- medicina fakultato
- lernejo de Flego kaj Akuŝistino
- lernejo de Apoteko kaj Biomedicina Inĝenierado
Internaciaj rangigoj
[redakti | redakti fonton]- Ŝanhaja rangotabelo : 701–800 (2020)
- Times Higher Education : Loko 601–650 (2020)
- QS-Universitataj Rangotabeloj : 501–600 (2020)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ History of the University of Keele. Keele University. Alirita 5 October 2014 .
- ↑ Keele's Colours and Badges. Keele Heraldry, Colours and Scarves. Keele University. Alirita 26 September 2014 .
- ↑ Early Beginnings. Arkivita el la originalo je 9 October 2016. Alirita 6 November 2016 . Arkivigite je 2016-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Undergraduate Prospectus 2017. Undergraduate Prospectus. Keele University.
- Keele University Accommodation Enhancement and Expansion. Keele University.
- Kolbert, John Murray. (19 November 2000) Keele: the first fifty years – a Portrait of the University 1950–2000. Keele, Staffordshire: Melandrium Books. ISBN 1-85856-238-4.
- Whyte, William (16 March 2015), Redbrick: A Social and Architectural History of Britain's Civic Universities. Oxford University Press. (ISBN 978-0198716129)ISBN 978-0198716129