Tonaltŝanĝo (sonefekto)
Aspekto
Tonaltŝanĝo estas sonefekto kiu celas modifon de la alteco de unu aŭ pluraj notoj sen ŝanĝo de ties daŭro. La unuaj aparatoj tiucelaj, kiuj uzis sistemon de magnetaj bendoj, elpensitis dum la 20-aj jaroj. Nuntempe la efekto plejofte estas produtita ciferece per pedalaj efektiloj, rakunuoj aŭ programeroj. Ĝi uzeblas ĉe ĉiu amplifita muzikilo, ankaŭ ĉe kantado.