[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Rust (Badeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rust
Blazono
Rust (Badeno) (Germanio)
Rust (Badeno) (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Ortenau
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07822
Poŝtkodo 77977
Aŭtomobila kodo OG
Oficiala Municipokodo 08317114
Politiko
Komunumestro Günter Gorecky
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Fischerstraße 51
77977 Rust
Demografio
Loĝantaro 5002 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 16′ N, 7° 44′ O (mapo)48.2683333333337.7277777777778Koordinatoj: 48° 16′ N, 7° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 169 m
Areo 13,27 km²
Oficiala retejo https://www.rust.de/
vdr

Rust estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ortenau, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5002 loĝantojn sur areo de 13,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 389 loĝantoj/km².

Okcidente la komunuma teritorio limas al la bordo de la rivero Rejno, kiu samtempe estas la limo al Francio. Trafike la komunumo ligiĝas per aŭta kaj motorcikla trafiko al la germana aŭtovojo A5, norde al Frankfurto ĉe Majno kaj sude al Bazelo, kaj apud la aŭtovojo estas internacia trajna linio, kiu norden kaj suden ligas al la samaj urboj.

En la komunuma centro, plejparte sur parka areo de eksa historia kastelo, situas la Eŭropa Parko Rust, la plej granda amuzparko de Germanio. La rivereto Elz (prononco "Elc"), survoje el la Nigra Arbaro al la Rejno, trafluas la komunumon kaj la parkon. En parka akva energicentralo oni uzas la forton de la rivereto por produkti elektran kurenton, kaj pluraj akvaj ondaj fervojoj ("Tirola sovaĝa rojo", "Piratoj en Batavio", "Pozidono", "Fjorda flosado", "Atlantika ŝprucego") kaj la vasta laga pejzaĝo de la parko utiligas la riveretan akvon.

En la okcidenta parto de la komunuma teritorio, proksime de la Rejno, al Rust apartenas parto de la natura parko Taubergießen, apudrivera herbejaro tuj oriente de la nun kanaligita riverego Rejno: la ekologie protektita natura parko estas nur la centra parto de grandega ĉerivera arbaro, kiu en tempo de alta akvonivelo estas inundata.

junuloj dum kanuado tra la natura parko kun pluraj esperantistoj en 2012

Ĝi gastigas la tipajn plantojn kaj bestojn de ĉeriveraj arbaroj, aparte akvobirdojn kiel anasoj kaj cignoj, kaj aldone iujn dumtage pasantajn homojn, kiuj komforte en tradiciaj lignaj boatoj estas navigataj tra la malsekejoj, aŭ sporte en propramane alportitaj kanuoj kaj kajakoj malkovras ilin. Krome vasta reto da vojetoj ankaŭ ebligas al migrantoj kaj biciklantoj voji tra ĝi. La areo en 1979 iĝis ekologie protektata, kaj estas inter la plej grandaj tiaj areoj en la sudokcidento de Germanio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]