Preseľany
Preseľany | ||
urbo | ||
|
||
Supermara alteco | 157 m s. m. | |
---|---|---|
Koordinatoj | 48° 27′ N 18° 6′ O / 48.450 °N, 18.100 °O (mapo) | |
Areo | 12 km² (1 200 ha) | |
Loĝantaro | 1 470 | |
Poŝtkodo | 956 12 | |
Telefonprefikso | 38 | |
Aŭtokodo | TO | |
Vikimedia Komunejo: Preseľany | ||
Retpaĝo: www | ||
Preseľany, hungare Nyitrapereszlény [njitrapereslEnj], estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.
Ĝi situas en valo, laŭ la dekstra bordo de rivero Nitra, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Topoľčany–Nitra. La vilaĝo kontaktiĝas kun Hrušovany kaj Belince. Topoľčany troviĝas 13 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la hungaroj slavoj vivadis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1280 en formo "Prezlen". En 1646 la komunumo ricevis la titolon kampurbo kun bazarada rajto. La turkoj en 1668 kaj poste Emeriko Thököly bruldetruis la vilaĝon. En 1708 batalo okazis inter Habsburgoj kaj Francisko Rákóczi la 2-a. En 1787 vivis tie 877 homoj en 114 domoj, en 1828 949 homoj en 122 domoj. En 1910 loĝis en Nyitrapereszlény 1318 homoj, (1089 slovakoj, 199 hungaroj, 30 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. La loĝantoj apogis tiutempe la partizanojn. En 2001 loĝis en Preseľany 1508 homoj, (1503 slovakoj, po 2 hungaroj kaj ĉeĥoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1322
- kapelo omaĝe al Sankta Anna de 1804