Pilar Eyre
Pilar Eyre | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1951 (73-jaraĝa) en Barcelono | |
Lingvoj | hispana • kataluna vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ĵurnalisto jutubisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pilar EYRE Estrada (Barcelono, 13a de septembro 1951) estas hispana ĵurnalistino kaj verkistino.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi gradiĝis en Filozofio kaj Beletroj kaj Informadiko, kaj tuj dediĉis sin al ĵurnalismo. ŝi ekkarieris en presgazetaro, kunlaborante en ĵurnaloj kiel Hoja del Lunes, La Vanguardia, Interviú, El Periódico de Catalunya kaj El Mundo.
Poste ŝi venis al aŭdividaj amaskomunikiloj, ĉefe ĉe radio kaj televido, per kio ŝi plej multe populariĝis, kunlaborante ĉefe kiel analizisto kaj komentisto de klaĉinformado pri gravuloj de sociaj altaj klasoj.
Ŝi ekkarieris literature en 1985 per la publikigo de klaĉverko Vips: todos los secretos de los famosos. En 2012 ŝi publikigis biografion de la reĝino Sofia titolita La soledad de la reina (La soleco de la reĝino), kiu estis vendosukceso.
Ŝi iĝis finalista de la Premio Planeta 2014 per la romano Mi color favorito es verte (Mia preferata koloro estas vidi vin, vortoludo per vidi vin (verte) anstataŭ verda (verde)), membiografia historio de malfrua amo de ĵurnalistino al militreportero, kiun ŝi ekkonas tri tagojn antaŭ lia foriro, kidnapo kaj serĉado fare de la ĵurnalistino.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Vips: todos los secretos de los famosos (1985) ISBN 978-84-320-4348-2
- Todo empezó en el Marbella Club (1989) ISBN 978-84-320-6807-2
- Callejón del olvido (1992) ISBN 978-84-264-4902-3
- Mujeres, veinte años después (1996) ISBN 978-84-01-39052-4
- Quico Sabaté, el último guerrillero (2001) ISBN 978-84-8307-408-4
- Cibersexo (2002) ISBN 978-84-8450-833-5
- Dos Borbones en la corte de Franco (2005) (pri la rilato inter Juan Carlos de Borbón kaj Alfonso de Borbón) ISBN 978-84-9734-393-0
- Secretos y mentiras de la familia real (2007) ISBN 978-84-9734-585-9
- Ricas, famosas y abandonadas (2008) ISBN 978-84-9734-732-7
- La reina de la casa (2012) (eseo pri virinoj) ISBN 978-84-2333-930-3
- Ena. La novela (2009) (pri Victoria Eugenie of Battenberg) ISBN 978-84-9734-910-9
- María la Brava: La madre del rey (2010) (pri Mercedes de Borbón-Dos Sicilias) ISBN 978-84-9734-231-5
- Pasión imperial (2010) (pri Eugenia de Montijo) ISBN 978-84-9734-932-1
- La soledad de la reina: Sofía una vida (2012) (biografio de la reĝino Sofia) ISBN 978-84-9970-285-8
- Franco confidencial (2013) (biografio de Francisco Franco) ISBN 978-84-2334-741-4
- Mi color favorito es verte (2014) ISBN 978-84-0813-406-0
- No me olvides (2015) ISBN 978-84-0814-586-8
- Un amor de Oriente (2016) ISBN 978-84-0816-165-3
- Carmen, la rebelde (2018) ISBN 978-84-0818-144-6
- Un perfecto caballero (2019) ISBN 978-84-0821-561-5
- Yo, el rey (2020) (biografio de la reĝo Juan Carlos I) ISBN 978-84-9164-949-6
- Cuando éramos ayer (2022) ISBN 978-84-0825-473-7
- De amor y de guerra (2023) ISBN 978-84-08-27668-5
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- biografio Arkivigite je 2023-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
- en IMDb
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pilar Eyre Estrada en la hispana Vikipedio.