El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrovice u Karviné estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Karviná. Ĝi situas ĉe ŝtatlimo kun Pollando. Vivas ĉi tie 4 945 loĝantoj (2024). Petrovice u Karviné konsistas el kvar partoj: Petrovice u Karviné, Dolní Marklovice, Závada kaj Prstná. Dum la evoluo tiuj ĉi partoj estis kelkfoje kunigitaj kaj denove memstarigitaj. Nuntempan aspekton ĝi havas ekde februaro de 1952. Norde ĝi limas kun komunumo Godów, oriente kun komunumo Zebrzydowice, ambaŭ en Pollando, sude kun Karviná kaj okcidente kun vilaĝo Dětmarovice.
El vidpunkto de nombro de loĝantoj Petrovice apartenas al la plej grandaj municipoj en Ĉeĥio, kiuj ne havas statuson de kampurbo nek urbo.
Tra Petrovice trafluas tri riveroj - Šotkůvka en Prstná, Petrůvka, trafluanta tra ĉiuj partoj de la vilaĝo krom Prstná kaj Olše, en kiun en parto Závada enfluas Petrůvka.
Por Petrovice estas tipaj fiŝlagoj. La vilaĝo estas konata kiel fervoja nodo de eŭropa signifo. Krom fervoja lima transirejo estas ĉi tie ankoraŭ du landvojaj transirejoj en Pollandon, nome en Dolní Marklovice kaj en Závada.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Karviná kaj Dětmarovice.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 403 |
---|
1880 | 2 716 |
---|
1890 | 2 831 |
---|
1900 | 3 149 |
---|
1910 | 3 696 |
---|
1921 | 3 893 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 4 450 |
---|
1950 | 3 735 |
---|
1961 | 3 957 |
---|
1970 | 3 810 |
---|
1980 | 3 831 |
---|
1991 | 4 092 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 4 517 |
---|
2014 | 5 344 |
---|
2016 | 5 333 |
---|
2017 | 5 333 |
---|
2018 | 5 410 |
---|
2019 | 5 407 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 5 384 |
---|
2021 | 4 835 |
---|
2022 | 4 853 |
---|
2023 | 4 924 |
---|
2024 | 4 945 |
---|
-
Vojo al ĉasista kasteleto en Prstná
-
Eksa limpasejo Skrbeńsko - Petrovice u Karviné (vido el la pola flanko)
-
Petrovice u Karviné, hotelo Dakol
Partoj de municipo Petrovice u Karviné (4) |
---|
|
|