[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Paul Watson

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Watson
Persona informo
Naskonomo Paul Franklin Watson
Naskiĝo 2-an de decembro 1950 (1950-12-02) (74-jaraĝa)
en Toronto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Simon Fraser - lingvoscienco, komunikado Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo maristo
mararmea oficiro
mediprotektulo
aktivulo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://seashepherd.fr/
https://www.paulwatsonfoundation.org/
https://www.neptunespirates.org/
vdr

Paul Franklin WATSON (naskiĝis la 2-an de decembro 1950) estas kanada-usona aktivulo por la mediprotekto, kiu fondis la Sea Shepherd, kontraŭ-ĉasado kaj rekta agado pri mara konservado; grupo akuzita pri ekoterorismo fare de la japana registaro kaj Greenpeace. Li estas civitano de Kanado kaj Usono. Li antaŭenigas veganismon, kaj vivcentrismon, sed ne antropocentrismon.

La agadoj de Watson kaŭzis jurajn reagojn de aŭtoritatoj en landoj kiel Usono, Kanado, Norvegio, Kostariko kaj Japanio. Li estis arestita en Germanio pri ekstradicia peto de Kostariko en majo 2012. La interpolaj ruĝaj avizoj estis eldonitaj la 14-an de septembro 2012, laŭ peto de Japanio kaj Kostariko. La 21-an de julio 2024, li estis arestita en Gronlando fare de danaj aŭtoritatoj pro la ruĝa avizo eldonita de Japanio kontraŭ li en 2012. Lia aresto estis anoncita fare de Sea Shepherd. La organizo kritikas tiun decidon, argumentante ke "post esti afiŝita interrete dum jaroj, la avizo lastatempe malaperis de la retejo de Interpol, igante Paul Watson kaj liajn advokatojn kredi ke li nun estis libera de siaj movadoj".