Porto (Zamora)
Ĉi tiu artikolo temas pri municipo en regiono Kastilio kaj Leono en Hispanio. Por havenurbo en Portugalio rigardu la paĝon Porto. Por urbo en Sudameriko legu la artikolon Porto (Piauí). |
Porto | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49583 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 171 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 10′ N, 6° 54′ U (mapo)42.167222222222-6.8994444444444Koordinatoj: 42° 10′ N, 6° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 211 m [+] | ||
Areo | 200,46 km² (20 046 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Porto de Sanabria [+] | |||
Porto (aŭ Porto de Sanabria) estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, angule kun la provincoj Leono kaj Oŭrenso. Porto estas etimologie tradukebla al Montopasejo, nome aludo al alirejo al Galegio. Ĝi estas unu el malmultaj dulingvaj loĝlokoj de la provinco Zamoro, ĉar oni parolas kaj la hispanan kaj dialekton de la galega lingvo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 200,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 156 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 650 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Ĝi distas 175 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kio faras ĝin la plej malproksima municipo en la provinco, dum estas pli proksima al la ĉefurbo de najbara provinco, nome je 149 km de Oŭrenso. Ĝi limas kun Carballeda de Valdeorras, La Vega (Oŭrenso), Viana del Bollo, Pías, Lubián, Requejo de Sanabria, Cobreros, Galende, Trefacio, San Justo kaj Encinedo. Ĝi apartenas al la Natura Parko Lago de Sanabria kies plej grava elemento estas la Lago de Sanabria, nome la plej granda lago de glaĉera deveno la Iberia Duoninsulo, kun 318,7 ha kaj maksimuma profondeco de 53 m. Temas pri montara areo kun ses diglagoj aŭ lagetoj.
La plej antikvaj mencioj de la setlejo estas de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj, aparta flaŭro kaj faŭno ktp.