Serranía Alta
La Serranía Alta (Alta Montaro) estas unu el la kvin komarkoj laŭ kiuj la "Diputación Provincial" (provinca municiparo) de la provinco Kvenko dividas ĝin, ene de la regiono "aŭtonoma komunumo" Kastilio-Manĉo, Hispanio.[1] Ĝi troviĝas nordoriente de tiu provinco, formante kun la Serranía Media-Campichuelo y Serranía Baja la komarkaron Serranía de Cuenca, kiu siavice troviĝas kadre de la montaro Iberia Sistemo.
Ĝi estas la kvenka komarko pli malgranda laŭ areo kaj loĝantaro. Kun totalo de 2,535 loĝantoj kaj denseco de nur 2,30 loĝ/km² ĝi estas unu el la teritorioj plej senhomaj de Hispanio.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas komponita de 19 municipoj, el kiuj preskaŭ 70% havas malpli ol 100 loĝantoj kaj neniu el ili havas pli ol 500 loĝantoj, kio faras ke ĝi estas unu el la plej senhomaj kaj senstrukturaj komarkoj de Hispanio. Krom ties malgranda loĝantaro la municipaj teritorioj estas mez-grandaj, kio faras ke ĝi estas teritorio kin denseco tre malalta, nome demografie preskaŭ dezerta.
Municipo | Loĝantaro | Areo | Denseco | Submunicipoj |
---|---|---|---|---|
Cañizares | 488 | 76,34 | 6,39 | Huerta de Marojales kaj Puente de Vadillos |
Beteta | 281 | 115,35 | 2,44 | |
Las Majadas | 277 | 87,25 | 3,17 | |
Tragacete | 267 | 61,39 | 4,35 | |
Huerta del Marquesado | 211 | 35,69 | 5,91 | |
Vega del Codorno | 151 | 32,54 | 4,64 | La Cueva, Los Eustaquios, Los Perales kaj El Perchel |
Huélamo | 105 | 78,84 | 1,33 | |
Valdemeca | 91 | 69,80 | 1,30 | |
Lagunaseca | 80 | 34,77 | 2,30 | |
Carrascosa | 80 | 71,47 | 1,12 | Herrería de Santa Cristina |
Masegosa | 78 | 33,16 | 2,35 | |
Fuertescusa | 74 | 64,72 | 1,14 | |
Zafrilla | 67 | 106,19 | 0,63 | |
Poyatos | 63 | 44,28 | 1,42 | |
Santa María del Val | 61 | 46,31 | 1,32 | |
El Pozuelo | 57 | 41,26 | 1,38 | |
Laguna del Marquesado | 43 | 37,91 | 1,13 | |
Cueva del Hierro | 32 | 28,20 | 1,13 | |
Valsalobre | 29 | 38,08 | 0,76 | |
TOTALO | 2.535 | 1104 | 2,29 |