Sete Lagoas
Sete Lagoas | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | Minas-Ĝerajso | ||
Mezoregiono | Metropolitana de Belo Horizonte | ||
Mikroregiono | Sete Lagoas | ||
Fondita | 30-a de novembro 1880 | ||
Poŝtkodo | 35700-000 - 35719-999 | ||
Telefonkodo | 31 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 241 835 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 450 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 28′ S, 44° 15′ U (mapo)-19.465833333333-44.246944444444Koordinatoj: 19° 28′ S, 44° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 764 m | ||
Areo | 537,64 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sete Lagoas [+] | |||
Sete Lagoas (oficiale portugale Município de Sete Lagoas) estas municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de Belo Horizonte kaj estas la administra centro de la mikroregiono Sete Lagoas. Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 241 835 loĝantoj[1] sur areo de 537,64 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 450 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 146 575. La teritorio havas komunan limon kun Araçaí, Caetanópolis, Capim Branco, Esmeraldas, Funilândia, Inhaúma, Jequitibá, Paraopeba kaj Prudente de Morais.
Esperanto en Sete Lagoas
[redakti | redakti fonton]En aprilo 1898 Antônio Caetano Coutinho enlistiĝas spontanee en la vico de Esperanto-movado, nur je dek-unu jaroj post la eldono de la unua libro; enskribita en la Adresaro de d-ro Zamenhof sub la numero 4.576. En Sete Lagoas, Caetano Coutinho ofte disdonadas kajeretojn de esperantista propagando. En 1902 la almanako de memoraĵoj Portugal-Brazila aperigas mallongan klarigan noton pri la strukturo de la lingvo, subskribita de Caetano Coutinho, kiu finas tiamaniere: plej bonvole mi transdonos al ĉiuj interesatoj informojn pri la admirinda lingvo de d-ro Zamenhof.