Salvadiós
Salvadiós | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05380 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 77 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 5° 6′ U (mapo)40.876944444444-5.0963888888889Koordinatoj: 40° 53′ N, 5° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 949 m [+] | ||
Areo | 20,38 km² (2 038 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Salvadiós [+] | |||
Salvadiós [salbaDJOS] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. La nomo Salvadiós aspektas renverso de Dios salva, tio estus, Dio savas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 67 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 54 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Ĝi estis fondita inter la 10-a kaj 13-a jarcento, fare de reloĝado de nordanoj el Rioĥo kaj Navaro.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).