Sakule
Sakule | |||
---|---|---|---|
vilaĝo cadastral municipality of Serbia (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26206 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 8′ N, 20° 29′ O (mapo)45.14111111111120.484722222222Koordinatoj: 45° 8′ N, 20° 29′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 69 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sakule [+] | |||
Sakule, (ankaŭ germane), serbe Сакуле, hungare Torontálsziget [torontAlsiget] estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Opovo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 67 km²
- Loĝantaro: 2040
- Poŝtkodo: 26206
- Telefonprefikso: +381 13
Situo
[redakti | redakti fonton]Sakule troviĝas laŭ maldekstra bordo de Timiş.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1432 sur mapo: "Siget-Ostrovo". En la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1717 oni trovis tie 12 domojn. Post 2 jardekoj serboj alvenis. La komunumo ekde 1767 apartenis al limgarda zono, kiu apartenis rekte al la Habsburgoj. Tamen la turkoj en 1788 disrabis la vilaĝon. Ekde 1888 ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al distrikto de Antalfa. En 1910 vivis en Torontálsziget 2435 serboj, 322 germanoj, 96 hungaroj. Post Traktato de Trianon ĝi apartenis al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la vilaĝon. En 1946 oni malkonstruis la romkatolikan preĝejon kaj oni konstruis el tio kulturdomon. En 2002 loĝis en Sakule 2 048 homoj (1942 serboj, 27 jugoslavianoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ortodoksa preĝejo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Béla Tóth (bestokuracisto) naskiĝis en iama Torontálsziget.