Nyborg
Nyborg | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
komunumo de Danio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Danio | ||
Regiono | Fyn | ||
Poŝtkodo | 5800 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 31 573 | ||
Loĝdenso | 114 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 20′ N, 10° 45′ O (mapo)55.333310.75Koordinatoj: 55° 20′ N, 10° 45′ O (mapo) | ||
Alto | 23 m [+] | ||
Areo | 276,8 km² (27 680 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nyborg Kommune [+] | |||
Nyborg (laŭvorte "nova fortikaĵo") estas dana haven-urbo ĉe la orienta marbordo de la insulo Fyn kun 31 009 loĝantoj (2008).
Historio
[redakti | redakti fonton]Kun pli ol 700-jara historio ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj de Danio. La unuaj historiaj mencioj pri la urbo devenas de la jaro 1193, kiam oni konstruis la kastelon (starantan ĝis hodiaŭ - vidu la suban foton). Ĝi havas urborajtojn ekde la jaro 1202. En la 17-a jarcento Nyborg estis krom Kopenhago kaj Fredericia unu el la 3 plej grandaj fortresoj en Danio. En la jaro 1659 la fortreso sukcese defendis sin dum la sveda sieĝo danke al nederlanda helpo de admiralo Michiel de Ruyter.
Apud Nyborg situas la Granda Belto-ponto (vidu la suban foton) kiu kunligas la insulon Fyn / Fueno kun la insulo Sjælland / Zelando.
Laŭ Enciklopedio de Esperanto Nyborg estas naskiĝloko de Paul Neergard.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Kołobrzeg, Pollando La esperantistoj de EDE-PL loĝantaj en Kołobrzeg pretas kunlabori kun esperantistoj de Nyborg.
-
Kastelo
-
La Granda Belto-ponto
-
La urba muzeo "Mads Lerches Gaard"
-
La 40 metrajn longa pordegejo Landporten en Nyborg
-
La kastelo Nyborg