Nirmal Verma
Nirmal Verma | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1929 en Ŝimla | ||||
Morto | 25-an de oktobro 2005 (76-jaraĝa) en Nov-Delhio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | hindia vd | ||||
Ŝtataneco | Barato (1950–) Dominio de Barato (1947–1950) Brita Raĝo (–1947) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Delhio St. Stephen's College (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto literaturkritikisto verkisto tradukisto poeto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Kavve aur Kala Pani vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nirmal VERMA (nirmal varmaa; hindie निर्मल वर्मा; naskiĝis la 3-an de aprilo 1929 en Ŝimla, Panĝabio, Brita Hindio, mortis la 25-an de oktobro 2005 en Nov-Delhio, Barato) verkis en la hindia romanojn, novelarojn, esearojn, kaj vojaĝlibrojn. Li estis unu el la iniciantoj de la literatura movado de modernismo, najii kahaani (Nova novelo). Li estis aktivulo por la rajto de libera esprimado de verkistoj. Li ricevis multajn premiojn, inter ili, en 1999, la 35-an premion Gjanpith kune kun la panĝaba verkisto Gurdial Singh.[1]
En 1947-48 Verma ofte ĉeestis la matenajn preĝ-kunvenojn de Gandhi. En tiu periodo li jam estis membro de la Komunista Partio de Barato. Li forlasis tiun partion post la Hungara revolucio de 1956.[2] Ekde 1959 Verma loĝis en Prago. Li estis invitita de la Orientala Instituto en la tiama Ĉeĥoslovakio por starigi projekton traduki en la hindian modernaj ĉeĥaj verkistoj kiel Karel Čapek, Jiří Fried, Bohumil Hrabal, Milan Kundera, kaj Josef Škvorecký. Li lernis la ĉeĥan kaj hindiigis naŭ klasikaĵojn antaŭ ol lia foriro pro la Praga Printempo. Lia unua romano, Ve din (Tiuj tagoj 1964) temis pri tiuj jaroj en Prago. Li vojaĝis multe tra Eŭropo kaj verkis plurajn vojaĝlibrojn. Liaj verkoj estis tradukitaj en plurajn eŭropajn lingvojn -- la anglan, francan, germanan, islandan, italan, polan, kaj rusan.
Revenante al Barato, li estis sufiĉe kritikema pri la krizostato deklarita de Indira Gandhi inter 1975 kaj 1977. Verma estis ankaŭ forta subtenanto de la movado por la tibeta sendependeco. Laŭ la literaturisto Ashok Vajpeyi [aŝok vaaĝpeji], "en tiu periodo li denove esploris la baratan tradicion, kaj trovis, ke ekzistas indiĝena tradicio de modernismo en Barato kiu estas alia ol tiu kiu estis altrudita de la Okcidento".[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ United News of India novaĵraporto (en la angla), la 11-an de marto 2000, "Nirmal Verma, Gurdial Singh gajnas la premion Gjanpith".
- ↑ (anglalingve), Premio Lettre-Ulysses "Nirmal Verma, Barato",
- ↑ Annie Zaidi (anglalingve), "Majstro de moderna prozo: Nirmal Verma, 1929-2005.", Frontline, Vol. 22, n-ro 24, 2005.