Nikso (luno)
Nikso | |
Satelito de Plutono | |
astronomia simbolo
| |
Arta bildigo de la satelitoj de Plutono.
| |
naturaj satelitoj de Plutono | |
---|---|
Aliaj nomoj | S/2005 P 2 vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Nikso vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Pluto Companion Search Team |
Dato de malkovro | 15-a de junio 2005 |
Loko de malkovro | Kosmoteleskopo Hubble vd |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 48 708 km |
Discentreco | 0,0030 |
Klinangulo | 0,195° |
Periodo | 24,856 ± 0,001 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 46-136 km |
Maso | 5×1016 – 2×1018 kg |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | Inter 33 kaj 55 K |
Albedo Geometria albedo |
Inter 0,04 kaj 0,35 0,35 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
23,38 vd 23,7 23,38 |
Nikso (Plutono II) estas natura satelito de la nanoplanedo Plutono. Ĝi estis malkovrita, kun la alia luno Hidro, dum junio 2005, per la kosmoteleskopo Hubble. La malkovrintan teamon konsistigis Hal A. Weaver, S. Alan Stern, Max J. Mutchler, Andrew J. Steffl, Marc W. Buie, William J. Merline, John R. Spencer, Eliot F. Young kaj Leslie A. Young.
Ĝia oficiala nomo devenas el tiu de Nikso, diino de la nokto kaj malhelo laŭ la helena mitologio, kaj ankaŭ patrino de Ĥarono. La nomo estis anoncita per la cirkularo 8723 de la Internacia Astronomia Unio, per kiu la luno ankaŭ estis oficiale numerita Plutono II. La inicialoj de Nikso kaj Hidro memorigas pri tiuj de la usona kosmoesplorilo New Horizons, kiu vizitos la sistemon de Plutono dum 2015.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nikso estis malkovrita en fotoj faritaj la 15-an kaj la 18-an de majo 2005; ilin malkovris, sendepende unu de la alia, Max J. Mutchler (la 15-an de junio 2005) kaj Andrew J. Steffl (la 15-an de aŭgusto 2005). La malkovro estis anoncita la 31-an de oktobro 2005, kaj la du lunoj ricevis la provizorajn nomojn S/2005 P 1 (Hidro) kaj S/2005 P 2 (Nikso).
Orbitaj ecoj
[redakti | redakti fonton]La orbito de Nikso estas cirkla, kaj samebena al tiu de Ĥarono. Ĝia revolua periodo, 24,9 tagoj, estas preskaŭ kvarono de tiu de Ĥarono; la du kvantoj tamen malsamas je 2.7%, tiel ke ne eblas postuli aktivan resonancon.
Fizikaj ecoj
[redakti | redakti fonton]Kvankam la diametro de la luno ne rekte mezureblas, ĝi supozeble valoras inter 46 kaj 137 kilometrojn, depende de la surfaca reflektiveco - ĉu simila al tiu de Ĥarono (35%), ĉu al tiu de la plej malhelaj kujperzonaj objektoj. Nikso ŝajnas esti malpli hela ol Hidro, kio supozigas, ke ĝi estas malpli granda.
En la malkovriga foto, Nikso estis 6300-oble malpli hela ol Plutono.