Nick Clegg
Aspekto
Nick CLEGG (naskiĝinta la 7-an de januaro 1967) estas brita politikisto de la Liberalaj Demokratoj, estinta partiestro elde 2007 kaj estinta vico-ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando elde 2010 (ambaŭ ĝis 2015). Post la voĉdonado de majo 2015 li estis unu de la ok restantaj Liberalaj Demokratoj en la House of Commons. De 2016 li estas partiproparolanto de la Liberalaj Demokratoj pri la brita eliro el la Eŭropa Unio. Li estas parlamentano elde 2005 por Sheffield Hallam. Antaŭe li estis ĵurnalisto kaj membro de la Eŭropa Parlamento.
Clegg edziĝis en 2000 kaj havas 3 filojn. Li studis socian antropologion ĉe Kembriĝo. Clegg estas denaska parolanto de la angla kaj la nederlanda. Li ankaŭ parolas la francan, la germanan kaj la hispanan.