Nova Friburgo
Nova Friburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 182 082 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 195 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 22° 17′ S, 42° 32′ U (mapo)-22.281944444444-42.530833333333Koordinatoj: 22° 17′ S, 42° 32′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 840 m [+] | ||||
Areo | 933,415 km² (9 334 1.5 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nova Friburgo [+] | |||||
Nova Friburgo (jen esperante kaj portugale, portugala prononco ˈnɔvɐ fɾiˈbuʁɡu, germane Neufreiburg, germana prononco nɔʏˈfʁaɪbʊʁk) estas municipo, grandurbo kaj katolika diocezo en la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 933 km²
- Supermara alteco: 846 m
- Loĝantaro: 184,786 en 2015
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo:
- Aŭtokodo: RJ
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nova Friburgo kuŝas en sudorienta parto de la lando en altebenaĵo laŭ rivero. Limoj de la municipo estas Bom Jardim (Rio-de-Ĵanejrio), Cachoeiras de Macacu, Casimiro de Abreu, Duas Barras, Macaé, Silva Jardim, Sumidouro, Teresópolis kaj Trajano de Morais. Nova Iguaçu troviĝas 109, Rio-de-Ĵanejro 101, Belo Horizonte 299, Guarulhos 431, San-Paŭlo (urbo) 441, Campinas 473, Curitiba 768, Braziljo 916, Goiânia 941, Salvador de Bahio 1117, Porto Alegre 1222, Campo Grande 1268, Maceió 1579, Recife 1780, Teresina 1911, Natalo (Brazilo) 1995, São Luís 2204, Belém 2403, Manaus 2846 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 19-a jarcento en la nuna Nova Friburgo vivis indianoj. En 1818 laŭ reĝa dekreto alvenis el Friburgo svisaj familioj (resume 1 458 enmigrintoj). Tiu loko kun klimato kaj naturaj karakterizaĵoj estis similaj al tiuj en ilia lando. Nature la loko iĝis Nova Friburgo. Post kelkaj jaroj alvenis jam germanoj, italoj, portugaloj kaj aliaj popoloj. La unua trajno alvenis en 1872. Agrikulturo estis la bazo de ekonomia agado ĝis 1910, kiam la industriiĝo komenciĝis. La urbo estis trafita per inundo (eĉ la plej granda naturkatastrofo en la historio de Brazilo) en 2011, almenaŭ 820 homoj mortis. La loĝantaro restis sen trinkakvoj, elektroj, manĝaĵoj kaj gasoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Nova Friburgo la plej gravaj okupiĝoj estas la subvestindustrio, metalurgia industrio, agrikulturo (floroj). Menciindas ankaŭ la turismo, kiel en Svislando.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Nova Friburgo estas atingebla precipe per fervojo kaj ŝoseo de Niterói.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Nova Friburgo havas altebenaĵan tropikan klimaton kun freŝaj kaj sekaj vintroj kaj humidaj kaj mildaj someroj. La ĉiujara averaĝa temperaturo estas 19 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- portugale Oficiala paĝo
- portugale Asocio de Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio
- angle mapo, distancoj Arkivigite je 2016-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle [1]