El Vikipedio, la libera enciklopedio
- Tiu ĉi artikolo temas pri ĉeĥa urbo. Ekzistas ankaŭ artikolo pri la vira nomo Miroslav.
Miroslav estas negranda urbo en la Sudmoravia regiono de Ĉeĥio kun 3 100 loĝantoj (2024) situanta proksimume 45 km en sudokcidenta direkto de Brno. La urbo estas dokumentita ekde la jaro 1222, kiam la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 1-a kaj lia edzino Konstancie konfirmis ĝin per skribforma dokumento. Neoficialaj informoj parolas pri tio, ke miroslavaj vinĝardenistoj gvidis laborojn dum aranĝado de vinberejoj en ĉirkaŭaĵo de Znojmo, kio estis proksimume je tri jarcentoj pli frue. De urbo vojaĝas interalie ankaŭ busoj kiel konekto al fervoja stacio.
Blazonon donis al la urbo Ferdinando la 1-a en 1533.
En Miroslav vivis ankaŭ granda komunumo de judoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Damnice, Dolenice, Hostěradice, Mackovice, Miroslavské Knínice, Oleksovice, Suchohrdly u Miroslavi kaj Kadov.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 017 |
---|
1880 | 3 097 |
---|
1890 | 3 267 |
---|
1900 | 3 487 |
---|
1910 | 3 672 |
---|
1921 | 3 504 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 873 |
---|
1950 | 2 389 |
---|
1961 | 2 747 |
---|
1970 | 2 720 |
---|
1980 | 2 926 |
---|
1991 | 3 036 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 010 |
---|
2014 | 2 919 |
---|
2016 | 2 887 |
---|
2017 | 2 906 |
---|
2018 | 2 930 |
---|
2019 | 2 945 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 2 990 |
---|
2021 | 2 981 |
---|
2022 | 3 003 |
---|
2023 | 3 109 |
---|
2024 | 3 100 |
---|
Partoj de urbo Miroslav (2) |
---|
|
|