Mikóháza
Aspekto
Mikóháza | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3989 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 500 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 28′ N, 21° 36′ O (mapo)48.4648521.592480555556Koordinatoj: 48° 28′ N, 21° 36′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 16,91 km² (1 691 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mikóháza [+] | |||
Mikóháza estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely. La loknomo signifas: domo de "Mikó".
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 17 km²
- Alto super marnivelo: 126 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.4642/21.5921
- Loĝantaro: 600
- Poŝtkodo: 3989
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Mikóháza situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, proksime de la slovaka landlimo. Pálháza troviĝas 7, rando de Sátoraljaújhely nur 5, (sed la urbocentro 10) Miskolc 100 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj neolitiko. Antaŭ la hungaroj hunoj kaj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1273. Tiam la reĝino donacis la kampojn al figuro Mikó. La turkoj neniam estis tie, tial la vilaĝo estis grava rifuĝejo. En 1888 incendio okazis. Vilaĝservoj estas aŭtonomioj de ciganoj, rutenoj kaj slovakoj, infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika baroka preĝejo de 1769, en 1878 kaj en 1902 trakonstruiĝis
- kalvinana preĝejo
- kastelo de 1780
- monumento pri falintoj de 1933
- serio da vinkeloj
- elvidejo 3 km-ojn for sur montopinto 581 m-ojn alta
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.vendegvaro.hu
- www.gyaloglo.hu
- www.mikohaza.hu